Sándor Iharos [ŝAndor iharoŝ], laŭ la hungarlingve kutima nomordo Iharos Sándor estis hungara mez- kaj londistanca kuristo, dufoja olimpiano, trejnisto. Lia origina familia nomo estis Izrael.

Sándor Iharos
Memorŝtono pri Sándor Iharos
Memorŝtono pri Sándor Iharos
Persona informo
Naskonomo Izrael Sándor
Naskiĝo 10-an de marto 1930 (1930-03-10)
en Budapeŝto
Morto 24-an de januaro 1996 (1996-01-24) (65-jaraĝa)
en Budapeŝto
Mortokialo kora malsufiĉo
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo longdistanca kuristo • mezdistanca kuristo • oficiro
vdr

Sándor Izrael[1] naskiĝis la 10-an de marto 1930 en Budapeŝto, li mortis la 24-an de januaro 1996 en Budapeŝto.

Memortabulo pri Sándor Iharos

Biografio redakti

Sándor Iharos apartenis al la plej gravaj hungaraj sportistoj spite tion, ke li neniam venkis en signifaj internaciaj konkursoj. Li estis hungara ĉampiono 31-foje, dum li apartenis al la hungara nacia teamo 40-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1952 kaj Hungario en la Somera Olimpiko 1960 sen medalo. Intertempe lia sporta kariero rompiĝis, en 1956 li rezignis pri la Olimpiko, poste li havis signifan rezulton nur unufoje. Li kuris 12-foje mondrekordojn inter 1953-1959 unuoble aŭ stafete. Li finis sian aktivan sportan karieron en la mezaj 1960-aj jaroj, poste li estis trejnisto. Li ricevis signifan ŝtatan premion en 1994, pli frue en 1955 li estis elektita la plej bona sportisto de la mondo.

 
Stadiono pri Sándor Iharos

Memorigiloj redakti

Fontoj redakti

Referencoj redakti