São Brás de Alportel

Municipo en Portugalio

São Brás de Alportel estas urbo en Portugalio apartenanta al la Distrikto Faro, regiono Algarve, kun ĉirkaŭ 4 700 loĝantoj (2021).

São Brás de Alportel
municipo de Portugalio • town of Portugal

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 8150
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 10 662  (2011) [+]
Loĝdenso 71 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 9′ N, 7° 53′ U (mapo)37.15-7.8833333333333Koordinatoj: 37° 9′ N, 7° 53′ U (mapo) [+]
Areo 150 km² (15 000 ha) [+]
Horzono UTC±00:00 [+]
São Brás de Alportel (Faro)
São Brás de Alportel (Faro)
DEC
São Brás de Alportel
São Brás de Alportel
Situo de São Brás de Alportel
São Brás de Alportel (Portugalio)
São Brás de Alportel (Portugalio)
DEC
São Brás de Alportel
São Brás de Alportel
Situo de São Brás de Alportel

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo São Brás de Alportel [+]
vdr

Ĝi estas sidejo de la municipo São Brás de Alportel kun 153,37 km² de areo kaj 11 357 loĝantoj (censo de 2021), kaj estas unu de nur ses municipoj de Portugalio kun nur unu freguesia (São Brás de Alportel), koresponda al la totalo de la teritorio de la municipo. Ĝi estas ankaŭ unu el nur tri municipoj en la distrikto kiuj ne havas aliron al la maro.

La municipo, limas norde kaj oriente kun Tavira, sudoriente kun Olhão, sude kun Faro kaj okcidente kun Loulé.

Historio redakti

La unua referenco en dokumento pri Alportel datas de 1518, kiam estis Superulo de la Ordeno de Santiago, D. Jorge, ekstergeedza filo de la reĝo Johano la 2-a. S. Brás estis tiam ermitejo apartenanta al la preĝejo de Faro. Ankoraŭ dum la regado de Johano la 2-a, S. Brás de Alportel iĝis rekta posedaĵo de la krono, nome de la Casa das Rainhas, ĉar la reĝo Alfonso la 3-a ne konfirmis la donacon de la loko al la Ordeno de Santiago, kiu estis farita de Sanĉo la 2-a.

 
Urbodomo.

En 1591, la ermitejo iĝis preĝejo kaj tial naskiĝis la freguesia S. Brás. En 1601, en Buleo de la episkopo Fernão Moniz de Mascarenhas, S. Brás estas referencita jam ne kiel templo aŭ preĝejo, sed kiel loko (loĝloko). Fakte jam ekde 1577 estis referencoj de freguesia aŭ loko. En 1607 okazis apartigo de kelkaj setlejoj kiuj nun apartenas al la municipo, disde iliaj devenareoj. Post la plialtiĝo al kategorio de freguesia, meze de la 16-a jarcento, oni startigis la rekonstruadon de la templo. Tiam estis ses cent loĝantoj. La preĝejon oni kompletigis en 1565. La tertremo de 1755 damaĝis la preĝejon, kion oni devis rekonstrui. Kiam oni translokigis la sidejon de la episkopeco de Algarve el Silves al Faro aperis neceso konstrui novan someran rezidejon por la plej altaj ekleziuloj; kaj tion oni faris lukse en Alportel, kvankam nur unuetaĝan.

En 1912 la deputito Machado Santos ekfaris demarŝojn por la kreado de municipo Alportel, kiu tiam estis la plej loĝata rura freguesía de la municipo Faro. La 1 de junio 1914 oni publikigis en Diário do Governo la plialtigon al la kategorio de Municipo de la ĝistiama freguesia S. Brás kun la nomo Alportel kaj sidejo en Aldeia de São Brás, de kie devenis la nomo São Brás de Alportel.

Vidindaĵoj redakti

  • Komplekso de tradicia arkitekturo
  • Ŝtata hotelo Pousada de São Brás de Alportel
  • Promenejo Calçadinha de São Brás de Alportel

Bildaro redakti

Referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti