Sălătrucel (rivero)

Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri rivero. Por informoj pri komunumo en la distrikto Vâlcea, vidu la artikolon Sălătrucel.

Sălătrucel [sələtruĉel] estas rivero en la rumana distrikto Vâlcea, maldekstra alfluanto de Olt. Ĝi fontas iom norde de Rădăcinești kaj atingas Olt-on sude de la urbo Călimănești. En sia supra parto la rivero portas ankaŭ la nomon Pătești.

Sălătrucel
rivero
Bazaj informoj
Situo Distrikto Vâlcea
Longeco 15 km
Fluo
Enfluejo Olt, ĉe Călimănești 45° 13′ 59″ N 24° 20′ 44″ O / 45.23306 °N, 24.34556 °O / 45.23306; 24.34556 (mapo)
Geografio
Trairataj urboj Rădăcinești, Stoenești, Seaca, Berislăvești, Sălătrucel, Jiblea Nouă.
Alfluantoj
- Dekstraj Sălătruc
- Maldekstraj Coisca, Pârâul Cetății
vdr

La fluo de Sălătrucel trairas la teritoriojn de la komunumoj Berislăvești kaj Sălătrucel kaj de la urbo Călimănești. Inter Stoenești kaj la riverfino la distrikta vojo DJ703G sekvas la valon de la rivero.