S/2003 J 15
S/2003 J 15 estas la maldaŭra nomo de neregula satelito de Jupitero, kiu havas retrogradan orbiton.
S/2003 J 15 | |
Natura satelito de Jupitero | |
satelito de Jupitero | |
---|---|
Aliaj nomoj | S/2003 J 15 vd |
Malkovro | |
Malkovrintoj | Scott S. Sheppard kaj lia teamo |
Dato de malkovro | 6-a de februaro 2003 |
Loko de malkovro | sur fotoj faritas en Mauna Kea |
Orbitaj ecoj | |
Granda duonakso | 22 011 816 km[1] |
Discentreco | 0,11267[1] |
Klinangulo | 140,84784°[1](rilate al la ekliptiko) |
Periodo | 667,17 tagoj |
Fizikaj ecoj | |
Diametro | 1,4 km[1] |
Atmosferaj kaj surfacaj ecoj | |
Geometria albedo | 0,04 vd |
Observaj ecoj | |
Videbla magnitudo | 23,3 |
Malkovro redakti
Ĝi estis malkovrita de Scott S. Sheppard kaj lia teamo, per fotoj faritaj en Mauna Kea la 6-an de februaro 2003. La malkovro [2] estis anoncita la 3-an de aprilo 2003.
Ĉar ĝia orbito nun ne estas precize determinata, ĝi plu havas sian maldaŭran nomon: dekvina jupitera satelito malkovrita en 2003.
Orbito redakti
S/2003 J 15 eble estus ano de la ananka grupo, grupo da retrogradaj lunoj kies orbitoj havas grandajn duonaksojn inter 19 300 000 kaj 22 700 000 km, kaj klinecojn inter 145,7° kaj 154,8° rilate al la Jupitera ekvatoro. Pro malbona kono de ĝia orbito, tiu aneco estas necerta.
-
Diagramo montranta la orbitojn de la neregulaj jupiteraj satelitoj. La ananka grupo estas videbla en centro-maldekstro.
-
Diagramo montranta la inklinacion de la ĉefaj anoj de la ananka grupo en funkcio de la granda duonakso.