Saadianoj

(Alidirektita el Saadioj)

La Saadianoj (arabe,عديون (saʿdīyūn) , tamazirte ⵉⵙⵄⴷⵉⵢⵏ (Isɛdiyen) estis islama dinastio kiu regis de 1549 ĝis 1664 super Maroko.

Saadianoj
Dinastio
dinastio
Apero 1549 vd
Fino 1659 vd
Religio sunaismo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
la saadiana regno dum sia plej granda etendiĝo (ĉ. 1591)

Regantoj redakti

Sub la regado de la vatasidoj (1465–1549) Maroko estis en granda krizo, ĉar la dinastio nur havis malgrandan aŭtoritaton kaj povis kontraŭstari Portugalujon. Finfine la vatasidoj sub ĝia ŝerifo Abu Abdallah al-Qaim (1509–1517) tranprenis la potencon. Per la konkero de la portugala Agadiro la Saadianoj gajnis grandan subtenon kaj povas konkeri en la 1549 la ŭattasidojn.

La sultanoj Mohammed eŝ-Ŝejĥ (1549–1557) kaj Abdallah al-Galib (1557–1574) devis batali unue kontraŭ la osmanoj, kiuj intervenis en la okcidenta Magrebo kaj konkeris 1554 dum ia tempo Feson. La tronon povis konkeri Abu Marŭan Abd al-Malik (1576–1578) kun la helpo de ka Osmanoj. Kiam la portugala reĝo Sebastiano la 1-a volis reentronigi Abu Abdallah (1574–1576) la invada armeo malvenkis apud Ksar el-Kebir.

Post la morto de Abu Marŭan Abd al-Malik en la batalo, Ahmad al-Mansur fariĝis reganto de 1578 ĝis 1603. Sub ties regado Maroko atingis ekonomie kaj kulture tre prosperajn jarojn. La regno vigle komercis kun Anglujo. Por pli bone kontroli la trasaharan komercon al Mansur detruis la konkurencon de la Sonhaja regno ĉe la Niĝero kaj detruis la komercajn centrojn Gaon kaj Timbuktuon en la jaroj 1590–1591.

Post la morto de al-Mansur ekestis bataloj inter la sekvantoj. Dum tiu tempo Maroko akceptis multajn moriskojn, kiuj estis forpelitaj el Hispanio. Parto de ili eksetlis en Sale, kie ili de 1603 kaj 1668 fondis sendependan Bou-Regreg (DMG Abū Raqrāq). En la jaro 1626 la dila frataro perdis Feson kaj en la jaro 1659 la Alavidoj konkeris Marakeŝon. Per tio finiĝis la regado de la saadianoj.

Vidu ankaŭ redakti

Literaturo redakti

  • Ulrich Haarmann: Geschichte der Arabischen Welt. Herausgegeben von Heinz Halm. 4. überarbeitete und erweiterte Auflage. C. H. Beck, München 2001, ISBN 3-406-47486-1 (Beck's historische Bibliothek).
  • Stephan Ronart, Nandy Ronart: Lexikon der Arabischen Welt. Ein historisch-politisches Nachschlagewerk. Artemis Verlag, Zürich u. a. 1972, ISBN 3-7608-0138-2.