Sabantuj (tatare: Сабантуй, [sʌbɑn`tuɪ], aŭ pli precize: Saban tuyı (Сабан туе, [sʌb`ɑn tu`jɯ]), laŭvorte "plugilo-festo") estas tatara kaj idel-urala somera popola festivalo kun multaj konkursoj kaj popolaj distriĝoj, kies originoj datumas de la volgobulgaria epoko.

Sabantuj
emblemo
festa aŭ feria tago
Lando(j) Rusio vd
vdr
Tatarça köräş (tatara popolo luktoarto)

Komence Sabantuj estis popolo festivalo de terkultivistoj en kamparaj regionoj, sed poste ĝi iĝis nacia feritago en Tatarstano kaj estas nun vaste festata en tataraj urboj kaj vilaĝoj.

En 2006 la Kazana Sabantuj estis festita la 24-an de junio, kutime la festo la ĉefurbo de Tatarstan estas la lasta, tiel, ke venkintoj en lokaj konkursoj havis ŝancon konkuri. En vilaĝoj oni komencas festi proksimume en la fino de la unua semajno en junio, la plej forta kaj lerta ĉampiono, monata tatare "batir" ("fortulo") kutime estas sendata al pli granda vilaĝo aŭ urbeto, ktp. La antaŭlasta rundo okazas en mezgrandaj urboj de Tatarstano: Nabereĵnije Ĉelni, Almetjevsk. La lasta rundo, kies ĉampiono kutime ricevas premion -- aŭtomobilon -- okazas tracidie en Kazano.

Konkursoj dum Sabantuj redakti

Tradiciaj estas jenaj konkursoj:

  1. Tatarça köräş (tatara popola luktoarto). Estas speciala luktoarto, kiam du kontraŭuloj staras vizaĝ-al-vizaĝe kaj tenas en manojn du flankojn de la viŝtuko, kiu iras malantaŭ la subdorso de sia kontraŭulo. Komence de la lukto oni klinas sin tiel, ke oni povu restisti la tiron de la kontraŭulo. Tiu, kiu sukcesas per sia forto altiri la kontraŭulon, devas ĵeti tiun surteren. Nur tiam oni kondiseras la lukton venkita. Ekzistas pluraj trukoj kaj ĵet-metodoj, en Tatarstano tiu lukto estas tradicia sporto.
  2. Aparta konkurso estas grimpado al la pinto de glata fosto, sur la pinto de kiu troviĝas iu valora premio. En malnova tempo oni kutime pendigis tie novajn ledajn botojn, kaj la gajninto ricevis tiujn botojn kiel premion. Por iom malfaciligi la taskon la foston oni ofte iomete oleumis. Nuntempe oni metas pecon de bunto ŝtofo surpinten, kaj la premio estas pli valora.
  3. Konkurso pri lerteco estas tia: maldika kaj elasta arbotrunko estas fiksita ĉe unu flanko, kaj la dua flanko estas iomete levita. Oni devas suprenpaŝi laŭ tiu nestabilo trunko sen fali ĝis la pinto, kaj (foje) reveni.
  4. Ofta konkurso por "fortuloj" estas levi hantelojn po 16 kilogramojn (pudo).
  5. Alia konkurso estas tia, ke oni prenas ŝafon sur siajn ŝultrojn kaj devas teni ĝin. Tiu, kiu sukcesas elteni ĝin plej longe, ricevas tiun ŝafon kiel premion.

Eksteraj ligiloj redakti