Sabla Printempo estis Esperanto-aranĝo, ekde 2006 ĝis 2015 organizata kutime en aprilo de Esperanto-klubo "La Ponto" Písek (Ĉeĥio). La vorto "Sabla" estas uzita ĉar nomo de la gastiganta urbo Písek signifas en la ĉeĥa lingvo ĝuste "sablo" (pro la en mezepoko orhava rivero Otava, ĉe kiu la urbo etendiĝas).

SP 2010 - komputila trejnado
SP 2010 - komuna foto

Ekde 2007 la renkontiĝo ekhavis la subtitolon "Esperanto en Interreto" kaj estas en Esperantujo ŝajne unika pro sia daŭra koncentriĝo pri intensa trejnado de esperantistoj rilate al uzado de komputilaj teknologioj.

En 2008 ĝis 2010 la aranĝo okazis kunlabore kun Ĉeĥa Esperanto-Junularo kaj E@I kaj al konstantaj lektoroj apartenas ekz. Peter Baláž, Marek Blahuš, Miroslav Malovec, Yves Nevelsteen kaj Vladimír Türk.

Krom "Esperantaj retpaĝaroj" kaj "Interretaj servoj" ĉiu jaro estis kutime dediĉita al specialaj temoj:

  • 2007 Kreado de retpaĝaroj kaj tradukado de turismaj tekstoj
  • 2008 Vikipedio
  • 2009 Ciferecigo de E-dokumentoj kaj kreado de sondosieroj
  • 2010 ĈEA-retpaĝaro, ciferecigo de fotaĵoj kaj kreado de E-filmetoj (subtekstigado kaj dublado)
  • 2011 Tradukado de turismaj tekstoj, kreado de E-filmetoj. La aranĝo okazis en la urbo Milevsko.

[1]

En 2008-2010 la aranĝo sukcese okazis kun financa subteno de la urbo Písek el fondaĵo por evoluigo de la regiona turismo, t.e. esperantistoj ne estis subtenataj pro Esperanto mem, sed kiel partneroj kreantaj en Esperanto modernajn turismajn materialojn pri la Sudbohemia regiono.

Por bezonoj de la partoprenantoj estis trifoje eldonita kompaktdisko kun abundaj klerigaj materialoj pri komputilumado.

Idea patrino de la aranĝo kaj programestrino estis prezidantino de la loka klubo kaj en 2008-2016 ĈEA-estraranino, okupiĝinta i.a. pri ĈEA-projektoj Pavla Dvořáková, la organizan flankon ĝis 2011 prizorgis ŝia edzo Vladimír Dvořák.

Kontakto al la organizantoj: pisek ĉe esperanto.cz.

Ligiloj redakti

Referencoj redakti

  • Dvořáková, Pavla. La kvina Sabla Printempo. En: Ondo de Esperanto, 2010, n-ro 6 (187)
  • Dvořáková. Pavla. Co mají společného esperanto, Písek a Internet? En: Písecké postřehy, 21.4.2009 ĉeĥlingve
  • Nevelsteen, Yves. Raporto pri Sabla Printempo 2009. En: Esperantisto slovaka, 2009. n-ro 2

Eksteraj ligiloj redakti