Vladimír Türk

ĉeĥa esperantisto

Vladimír Türk (naskiĝis la 17-an de majo 1958) estas ĉeĥa esperantisto loĝanta en Netolice. Li okupiĝas pri tradukado, kantado kaj registrado de E-kantoj, kontribuado al Vikipedio (precipe pri malnova ĉeĥa historio kaj pri Sudbohemia regiono), ciferecigado de Esperanto-libroj, kreado kaj reĝisorado de E-dublitaj aŭ subtekstigitaj filmetoj, sonregistrado de la rakontoj de Karel Čapek kaj verkado de instrukciaj materialoj pri uzado de komputilo (programo Audacity, Filmo pri filmo). Li partoprenis kiel lektoro en la seminaria aranĝo Sabla Printempo kaj prelegis dum KAEST. Li okupiĝas pri ciferecigado de la arkivo de Ĉeĥa Esperanto-Asocio, lingve revizias librojn kaj la gazeton Starto. Li registras sonartikolojn el la Revuo Esperanto kaj Monato por nevidantoj kaj malbonvidantoj. En 2024 li tradukis al Esperanto du librojn de Eduard Petiška.

Vladimír Türk
Vladimír Türk kiel E-ĉiĉerono en la kastelo Kratochvíle (2009)
Vladimír Türk kiel E-ĉiĉerono en la kastelo Kratochvíle (2009)
Persona informo
Naskiĝo 17-an de majo 1958 (1958-05-17) (66-jaraĝa)
Lingvoj Esperantoĉeĥa
Loĝloko Netolice
Ŝtataneco Ĉeĥio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo esperantisto
tradukisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Verkaro

redakti

Librotradukoj

redakti

Petiška, Eduard. Golemo kaj aliaj judaj mitoj de la malnova Prago. Dobřichovice: KAVA-PECH, 2024. 159 p. ISBN 978-80-88326-49-6.

Petiška, Eduard. Mitoj de la malnova Izraelo. Spegula spegula ĉeĥa-Esperanta elektronika eldono, 2024. Rete elŝutebla

Eldonaĵoj

redakti

Kantu kune ĉe la fajro. Tradukis Vladimír Türk. Ilustris Miroslava Tomečková. Prago: INFOSERVO-Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1991. Rete elŝutebla

Ciferecigitaj Esperanto-libroj

redakti
  • Franzl - Esperanta frazeologio [1]
  • Gajo Julio Cezaro [2]
  • G.P. - Dek prelegoj [3]

Sonregistraĵoj

redakti

Kantregistraĵoj de liaj Esperanto-tradukoj

redakti

(elekto)

  • Bob Dylan - Vento scias ĝin (orig:"Blowing in the Wind) [8]
  • Jaromír Nohavica - Balado pri soldato (1991) (orig:"Když mě brali za vojáka"; kun Pavla Dvořáková) [9]
  • Karel Kryl - Kamila (orig:"Kotva a kříž") [10]
  • Josef Fousek - Dum anĝeloj vokos min (orig:"Až mě andělé zavolají k sobě") [11]
  • Poutníci - Virgulinjo (orig.:"Panenka") [12]
  • Brontosauři - Frankie (orig:"Frankie Dlouhán) [13]
  • Spirituál kvintet - Bela rozo (orig.:"Krásná růže v sadu kvetla")[14]
  • Spirituál kvintet - Soldatino (1991) (orig.:"Markytánka"; kun Pavla Dvořáková) [15]
  • Sudbohemia popolkanto - Se estus ĉi-tie (1991) (orig:"Kdyby tady byla";kun Pavla Dvořáková)[16]

Radioelsendo

redakti

Filmetoj

redakti

(elekto)

  • La kastelo Kratochvíle [18] (filmado kaj E-teksto; laŭtlegas Jan Řepa)
  • Biciklovagoj ĉirkaŭ Netolice [19] dokumenta filmo de Ĉeĥa televido (Esperanto-subtekstigo)
  • Pri La 5-a Postferia renkontiĝo en Tábor (2010) [20] (filmado, teksto kaj laŭtlegado)
  • La loko kie mi vivas - Netolice (2010) [21] (filmado, teksto kaj laŭtlegado)
  • Arĥeoparko Netolice [22] kaj [23] (E-traduko, E-laŭtlegado kaj E-subtekstoj)
  • Filmo pri filmo - instrukcia filmeto pri la programo "Windows Movie Maker" [24] (filmado, teksto, laŭtlegado ĉeĥlingva, Esperanto-subtekstoj)
  • Fotado de libroj - instrukcia filmeto [25]
  • Písek - dokumenta E-dublita filmo pri la urbo (2010)[26] (sonreĝisorado, teknika prilaboro)
  • Zvíkov - dokumenta E-dublita filmeto pri la burgo (2010) [27] (sonreĝisorado, teknika prilaboro)
  • La urbo Ústí nad Orlicí prezentiĝas - oficiala informa filmo (2015 [28] (traduko kaj laŭtlegado)

Eksteraj ligiloj

redakti