Saccharum ravennae
La Saccharum ravennae (nomata ankaŭ Ravena herbo, laŭ la itala urbo Raveno kaj ofte eĉ Elefanta herbo) estas planto el familio de poacoj (Poaceae).
![]() | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Saccharum ravennae L., 1774 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||||
Kreskejo
redaktiĜi kreskas de duonaridaj ĝis aridaj areoj en multnombraj lokoj. En Eŭropo la planto disvastiĝis en la sudaj landoj (Hispanio, Grekio, Bulgario, Albanio, Italio, suda parto de Francio), ĝi kreskas en okcidentaziaj landoj (Turkio, Irako, Afganio ktp.) kaj en Nordafriko (ekz. Alĝerio, Tunizio).
Priskribo
redaktiInter optimumaj kreskaj kondiĉoj - en la indiĝenaj lokoj -, la herbo atingas alton de ĝis 4 metroj. Same kiel la parenca sukerkano, ĝi ne estas evenna kaj toleras la vintron.
Folioj
redaktiLa folioj ekkreskas en aprilo sur la tenilo longa 40–80 cm. La pajno havas larĝon de ĉ. 2 cm, brilas griz-verda kaj havas fajnan blankan linion en la mezo. En la malfrua aŭtuno, la Ravena herbo akiras intensan oranĝan koloron.
Floroj
redaktiLa florado okazas de septembro ĝis oktobro kaj la infloresko restas dum la vintro ĝis printempo. La antaŭkondiĉo por la florado estas do la longa, varma kaj sunplena somero. La floroj estas komence helrozaj, sed alikoloriĝas post kelkaj semajnoj al bruna kaj fine al arĝenta koloro.