Saint-André-des-Eaux (Côtes-d'Armor)

komunumo en la departemento Côtes-d'Armor de Francio

Saint-André-des-Eaux [sɛ̃tɑ̃dʁedɛzo] estas franca komunumo, en la departemento Côtes-d'Armor en la regiono Bretonio.

Saint-André-des-Eaux
komunumo
Urbodomo de Saint-André-des-Eaux.
komunumo en Francio
Regno Francio Francio
Regiono Bretonio
Departemento Côtes-d'Armor
Arondismento Dinan
Kantono Évran
Komunumaro Komunumaro de la Lando de Évran
Situo Saint-André-des-Eaux
 - alteco 20 m s. m.
 - koordinatoj 48° 22′ 21″ N 02° 01′ 47″ U / 48.37250 °N, 2.02972 °U / 48.37250; -2.02972 (mapo)
Plej alta punkto
 - alteco 36 m s. m.
Plej malalta punkto
 - alteco 11 m s. m.
Areo 5,24 km² (524 ha)
Loĝantaro 248 (2010[1])
Dato 2008-2014
Urbestro Albert Manchon
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 22630
INSEE 22274

Geografia lokigo sur la mapo : Côtes-d'Armor

Vidu situon de Saint-André-des-Eaux kadre de Côtes-d'Armor
Vidu situon de Saint-André-des-Eaux kadre de Côtes-d'Armor
DEC
Saint-André-des-Eaux
Saint-André-des-Eaux
Saint-André-des-Eaux

Geografia lokigo sur la mapo : Francio

Vidu situon de Saint-André-des-Eaux kadre de Francio
Vidu situon de Saint-André-des-Eaux kadre de Francio
DEC
Saint-André-des-Eaux
Saint-André-des-Eaux
Saint-André-des-Eaux
Vikimedia Komunejo: Saint-André-des-Eaux (Côtes-d'Armor)
Retpaĝo: st-andre-des-eaux22.bzh
Map
vdr

Historio redakti

La origino de la paroĥo de Saint-André-des-Eaux restas malbone konataj de la historiistoj. Laŭ iuj, la teritorio de Saint-André-des-Eaux, partigita per la riveroj Rance kaj Linon, estus origine konsistinta subparoĥon, dependantan de la grandaj praparoĥoj de Plouasne kaj de Plumaudan[2]. Ĝi eble estis altigita al memstara paroĥo en la 12-a jc, kiel la najbaraj subparoĥoj dependantaj de Plouasne : Saint-Pern en 1149, Bécherel en 1164, Tréfumel antaŭ 1187[3]. La mencio ecclesia de Sancto Andrea aperis por la unua fojo en la paroĥaj registroj en 1581[4]. La paroĥo, situis en la episkoplando de Saint-Malo, sed estis parto de la dekanlando de Bobital, kiu dependis de la episkoplando de Dol.

Administrado redakti

Listo de la sinsekvaj urbestroj
Periodo Nomo Partio Funkcio
marte 1977 marte 2008 Robert Nogues Socialista Partio (PS) Departementa konsiliano


marte 2008 --- Albert Manchon Emerito


La tabelo estas ankoraŭ plenigenda.


Lokoj kaj monumentoj redakti

  • Malnova preĝejo, kiu datiĝas de la 11-a jc, ĝia porĉo datiĝas de la 15-a jc, en kiu videblaj grandaj restaĵoj de la romanikaj muraj pentraĵoj[5]. Forlasita en ĉ. 1893 kaj nun ruino, ĝi longtempe utilis kiel ŝtonmino. Ĝi estis klasita ekde 1990 kiel historia monumento[6].
  • Nuna preĝejo starigita en ĉ. 1893-95 el granito de Hinglé kaj per konstruŝtonoj el klako de Quiou, por la starantaĵoj [7].
  • Château du Besso, de la 15-a jc, de kiu restas preskaŭ nur okangula turo el kalkoŝtonoj de Quiou[7].

Elstaruloj ligitaj al la komunumo redakti

  • Julien Egault-De-St-René (naskiĝinta en St-André-des-Eaux en 1752 ) profesoro en la kolegio de Dol, kie Chateaubriand estis unu el liaj lernantoj. Mortinta kiel pastro de St-André-des-Eaux en 1821.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Notoj redakti

Referencoj redakti

  1. Oficialaj loĝantaroj sur la retpaĝo de INSEE
  2. E. Vallerie, Communes bretonnes et paroisses d’Armorique, Brasparts, 1986, p. 142-145.
  3. A. Chédeville, N.-Y. Tonnerre, La Bretagne féodale, 11-a ĝis 13-a jc, Rennes, 1987, p. 289.
  4. Departementaj arkivoj de Côtes-d'Armor, serio 6 E depono : paroĥaj registroj (15-a jc - 1792)
  5. M. Dupuis, « Saint-André-des-Eaux (Côtes-d’Armor) : nouveaŭ éléments sur l’église et sur ses décors peints », en Bulletin du Centre d’études médiévales d’Aŭerre, p. 13, 2009.
  6. Datumbazo "Mérimée" !: PA00089580
  7. 7,0 7,1 * Louis Chauris, Le calcaire du Quiou-Tréfumel ou « pierre de jauge », en la libro "Le Pays de Dinan", 2006, p. 319-339.

Eksteraj ligiloj redakti