Saldón [salDON] estas vilaĝo kaj municipo de la provinco Teruelo (nordorienta Hispanio), nome en la sudokcidenta komarko Sierra de Albarracín.

Saldón
municipality of Aragon
Administrado
Poŝtkodo 44122
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 21  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 20′ N, 1° 26′ U (mapo)40.325-1.4283333333333Koordinatoj: 40° 20′ N, 1° 26′ U (mapo) [+]
Alto 1 395 m [+]
Areo 28,367111 km² ( 283 6.7 111 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Saldón (Provinco Teruelo)
Saldón (Provinco Teruelo)
DEC
Saldón
Saldón
Situo de Saldón
Saldón (Hispanio)
Saldón (Hispanio)
DEC
Saldón
Saldón
Situo de Saldón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saldón [+]
vdr

Geografio redakti

Ĝi estas ĉe la montaro Sierra de Albarracín, je 35 km de Teruelo, provinca ĉefurbo. La municipa teritorio estas montara, abundas pinaroj kaj transmigra brutobredado de ŝafoj. Saldón estas unu el la sudokcidentaj municipoj de la regiono.

Saldón estas sur tre montara areo je 1 395 msm, komunikebla laŭ la regiona ŝoseo A-1513 sude al Valdecuenca kaj tra Bezas oriente al Teruelo.

Historio redakti

La originoj de la loĝloko estus de fino de la 12-a jarcento je la konkero fare de kristanoj kaj posta reloĝado de la montaro fare de navaranoj.

Ekde 21a de junio 1257, per decido de la reĝo Jakobo la 1-a en Teruelo, Saldón ekformis parton de la komunumo Sesma de Jabaloyas en la komunumaro Comunidad de Santa María de Albarracín, kiu dependis rekte de la reĝo, kaj tio restis ĝis 1837, kun aktuala sidejo en Tramacastilla.

Aktualo redakti

Bazo de ekonomio estas agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado. Preskaŭ ĉiuj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento kaj tiukadre oni malaltiĝis el 500 loĝantoj en 1930-aj jaroj ĝis nunaj 25 loĝantoj.

Altiraĵoj estas la preĝejo, popola arkitekturo, naturaj lokoj, pinaroj.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti