Saldaña de Burgos

Saldaña de Burgos [salDAnja deBuRgos] estas loĝloko kaj municipo en la centro de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Alfoz de Burgos.

Saldaña de Burgos
municipo en Hispanio

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09620
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 203  (2023) [+]
Loĝdenso 25 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 15′ N, 3° 41′ U (mapo)42.25765-3.6845583333333Koordinatoj: 42° 15′ N, 3° 41′ U (mapo) [+]
Alto 869 m [+]
Areo 8 km² ( 800 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Saldaña de Burgos (Provinco Burgoso)
Saldaña de Burgos (Provinco Burgoso)
DEC
Saldaña de Burgos
Saldaña de Burgos
Situo de Saldaña de Burgos
Saldaña de Burgos (Hispanio)
Saldaña de Burgos (Hispanio)
DEC
Saldaña de Burgos
Saldaña de Burgos
Situo de Saldaña de Burgos

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Saldaña de Burgos [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Alfoz de Burgos, centre kaj malhelverde.
 
Panoramo el la vojo al Modúbar de la Emparedada.
 
Palaco de Saldañuela.
 
Palaco de Saldañuela.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 8,15 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 189 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, sed poste rekuperiĝis pro la proksimeco al la provinca ĉefurbo.

Ĝi distas 12 km de Burgoso, provinca ĉefurbo, kaj estas komponita de du urbaj kernoj: Ventas de Saldaña kaj Saldaña de Burgos, distantaj 1'5 km inter si. La kresko kaj la urba trasformado okazis ĉefe en la ĉirkaŭo, kaj ĉefe en la suda zono de Ventas kie oni konstruis novajn loĝejojn. Rezulte estas nombraj internaj malplenaĵoj kaj svagaj bordoj.

En la municipa teritorio kunfluas la rivero Modúbar kun ĝia alfluanto Ausín. La municipa teritorio kimas kun la municipoj Modúbar de la Emparedada, Sarracín, Cardeñadijo, Villagonzalo Pedernales kaj Villariezo.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. Plej frua mencio estas de 6a de julio 1057, sed estas atestoj de pli frua ekzisto pro mencioj de Saldañuela, evidente fondita el Saldaña. En la 13-a jarcento ĝi dependis de la Monaĥejo de Sankta Petro de Kardenjo.

En la 17-a jarcento iu Isabel Osorio havis en la kortego ian rilaton kun la estonta reĝo Filipo la 2-a kaj revenis al Burgoso kun povego. Ĝi establis sidejon de senjorlando en la palaco de Saldañuela, kaj ekde tiam ĝis la 18-a jarcento okazis plendoj kaj prodesoj inter ŝi kaj la monaĥoj de Kardenjo.

Saldaña de Burgos formis parton de la Jurisdicción de Saldañuela, en la partido de Burgos, unu el dek kvar kiuj formis la komunumon Intendencia de Burgos inter 1785 kaj 1833. Estis jurisdikcio de senjorlando kaj la Markizo de Lazán nomumis vicurbestron.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj, servoj kaj funkciado kiel dormurbo. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, trinkujo, muelejo kaj ĉefe la palaco de Saldañuela.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti