Salmonella

(Alidirektita el Salmonelo)

Salmoneloj aŭ science latine Salmonella estas genro de bakterioj kiuj apartenas al la familio enterobakteriacoj, formata de baciloj gramnegativaj, anaeroba organismo, kun bakteriaj fadenoj peritrikaj kaj kiuj disvolvigas nek kapsulon (escepte la specio S. typhi nek sporojn. Temas pri moveblaj bakterioj kiuj produktas hidrogenan sulfidon (H2S). Ili uzas glukozon ĉar posedas specializatan enzimon, sed ne laktozon, kaj ne produktas ureazon. Ili ne havas fermantajn metabolojn.

Estas produktilo de zoonozo de universala distribuo. Ĝi transmisias per rakta kontakto aŭ kruca poluo dum manipulado, en la procezo de nutrjaĵoj aŭ hejme, ankaŭ per seksa vojo.

Kelkaj salmoneloj estas komunaj en la haŭtoj de testudoj kaj de multaj reptilioj, kio povas gravi kiam oni manipulas samtempe tiun tipon de maskotoj kaj nutraĵon.