Salmonedoj

(Alidirektita el Salmonidae)

La Salmonedoj estas familio de aktinopterigoj, la sola familio de la ordo Salmonoformaj. En ĝi estas inter aliaj la bone konataj salmoj kaj trutoj - la atlantikaj salmoj donas al la familio, ordo kaj genro siajn nomojn - la timalo, la koregono, kaj la onkorinko.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Salmonedoj
Atlantika salmo (Salmo salar)
Atlantika salmo (Salmo salar)
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Aktinopterigoj Actinopterygii
Superordo: Protacanthopterygii
Ordo: Salmonoformaj
Familio: Salmonedoj
(vidu tekston)
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Disvastiĝo redakti

La salmonedoj vivas kutime en riverojlagoj; nur malmultaj specoj kapablas vivi en la maro, sed bezonas reveni en riverojn por formeti ovojn.

La salmonedoj nature vivas nur en la norda duonglobo, kvankam la homoj alportis ilin ankaŭ suden, en taŭgajn lokojn (ekzemple Ĉilio, Nov-Zelando).

Ĉar la salmonedoj bezonas akvon riĉan je oksigeno, do malvarman, multaj specioj vivas nur en la nordaj landoj, eĉ en Gronlando. En la sudaj landoj, ili ofte vivas nur en la montoj; ili ne ĉeestas en Barato, en Arabio, en Afriko, en Indonezio ktp.

Taksonomio redakti

 
Timalo (Thymallus arcticus)

Kune kun la proksime parencaj Ezokoformaj (la ezokoj kaj parencaj fiŝoj), la salmonoformaj konsistigas la superfamilion Protacanthopterygii.

Referencoj redakti

  • Behnke, Robert J. Trout and Salmon of North America, Illustrated by Joseph R. Tomelleri. 1st Chanticleer Press ed. New York: The Free Press, 2002. — ISBN 0-7432-2220-2

Vidu ankaŭ redakti