Salomon Jean René de Monchy

nederlanda politikisto kaj esperantisto

Salomon Jean René de MONCHY (naskiĝis la 9-an de marto 1880 en Roterdamo, mortis la 26-an de junio 1961 en Hago) estis nederlanda esperantisto kaj urbestro de Arnhemo kaj Hago.

Salomon Jean René de Monchy
Persona informo
Naskiĝo 9-an de marto 1880 (1880-03-09)
en Roterdamo
Morto 26-an de junio 1961 (1961-06-26) (81-jaraĝa)
en Hago
Lingvoj nederlandaEsperanto
Ŝtataneco Reĝlando de Nederlando
Okupo
Okupo politikistoesperantisto
vdr

En 1921 li fariĝis urbestro de Arnhemo. En 1930 Andreo Cseh donis kurson de Esperanto en Arnhemo, kiu fascinis lin kaj igis lin decidi esperantistiĝi. Li konstruigis la Esperanto-Domon en Arnhemo. En la printempo de 1931, li malfermis la konstruaĵon per parolado en Esperanto kaj loterio, en kiu ses modernaj aŭtoj estis la ĉefaj premioj.

En 1934 li estis nomumita urbestro de Hago. En tiu pozicio, li en 1937 geedzigis princinon Juliana kaj Bernhard van Lippe-Biesterfeld. Juliana estis la reĝino de Nederlando inter 1948 kaj 1980.