Samdo

(Alidirektita el Samobo)

Samdo estas moderna luktosporto, kiu disvolviĝis en Sovetunio dum la 1920aj - 1930aj jaroj. La vorto samdo estas mallongigo de SenArmila MemDefendO laŭ la modelo de la rusa vorto самбо [prononcu:sambo], kiu estas mallongigo de "SAMooborona Bez Oruĵija" (самооборона без оружия), kiu same signifas "memdefendo sen armiloj".

Samdo
speco de sporto
luktoarto • batalsporto
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr

Tradicie oni konsideras fondinto de samdo A. Ĥarlampiev, kiu multe vojaĝis en Centra Azio kaj Kaŭkazio por esplori etnajn luktosportojn. Surbaze de la kolektita materialo kaj la luktosporto ĵudo li kreis novan tipon de lukto en vesto — samdo.

La unua mondĉampionato pri samdo okazis en la jaro 1973 en Irano.

Samdo-batalantoj dum trejnado kaj dum konkurso portas specialan jakon, zonon kaj mallongan pantalonon, kiuj havas la saman koloron.

Eksteraj ligiloj redakti