Samosato (armene: Շամուշատ, greke: Σαμόσατα Samósata, sirie: ܫܡܝܫܛ‎ šmīšaṭ) estis antikva urbo sur la dekstra (okcidenta) bordo de la rivero Eŭfrato kies restaĵoj ekzistis apud la moderna urbo de Samsat, Provinco Adıyaman, Turkio, ĝis la areo estis inundita de la Akvobaraĵo Atatürk. Kvankam en la urbo plejparte oni parolis la sirian, la kulturo helenisma ludis gravan rolon.

Samosato
urboarkeologia loko [+]
Koordinatoj37° 34′ 46″ N, 38° 28′ 53″ O (mapo)37.5795538.481316666667Koordinatoj: 37° 34′ 46″ N, 38° 28′ 53″ O (mapo)

Samosato (Turkio)
Samosato (Turkio)
DEC
Samosato
Samosato

Map
Samosato
Vikimedia Komunejo:  Samosata [+]
vdr

Historio redakti

La fondinto de la urbo estis Sames, satrapo de Komagenio kiu faris ĝin sia ĉefurbo.

Samosato estis en sudorienta Turkio sur la supera parto de Eŭfrato kaj estis fortikigita por protekti la gravan transirejon de la rivero sur la orienta-okcidenta komerca vojo.

Ĝi estis ankaŭ nomata Antioĥio de Komagenio (greke: Αντιόχεια τῆς Κομμαγηνῆς) kiam ĝi iĝis ĉefurbo de reĝlando Komagenio, de ĉirkaŭ 160 a.K. ĝis la Romia konkvero en 72.

 
Prezentado de la Bizanca atako kontraŭ Samosata en 859

En februaro 1098, la emiro Bulduk de la turkoj Artukidaj (aŭ Ortokidaj), atakita de Baldueno la 1-a, detruis tie ĉi lian armeon. En la 12-a jarcento ĝi apartenis dum malmultaj jaroj al Graflando Edessa, sed estis rekaptita de la islamanoj ĉirkaŭ 1149.

En 1392 Samosato estis kaptita de la Otomanoj sed jam en 1401 ili perdis ĝin, venkitaj de Tamerlano. Nur en 1516 la Otomanoj povis reakiri ĝin. Poste Samosata daŭre apartenis al la Otomana Imperio kaj, post la Unua Mondmilito, al la Turkio. La nomo ŝanĝetis al Samsat.

La artefarita lago kaŭzata de la baraĵo Atatürk kovris per akvo la novan urbeton kaj la restaĵojn de la malnova fama urbo; la loĝantoj iris en novan apudan ejon, kiu akiris la saman nomon de Samsat.

Homoj redakti

Samosata estis la naskiĝloko de pluraj famaj homoj de la antikveco kiel Lukiano (ĉ. 120-192) kaj Paŭlo el Samosato (ĉ. 200-275).

Sep kristanaj martiroj estis krucumitaj en 297 en Samosato por sia rifuzo pri pagana rito dum la festo de la venko de Maksimiano super la Sasanidoj. Sankta Danielo la Kolonsanktulo naskiĝis en vilaĝo proksima al Samosato; ankaŭ Sankta Rabbulas, kiu vivis en la 6-a jarcento en Konstantinopolo, naskiĝis en Samosato.