Samseksemo kaj judismo

La samseksemo estas temo je debato ene de la judismo. La unuaj mencioj venas de la Biblio, en Levidoj, kie estas priskribataj la samseksemaj rilatoj kiel abomeno kiu povas esti punita per la mortopuno.

La ĉefa vidpunkto de la judismo estas ĝia konsidero de la samseksemo kiel io peka, ĉar ĝi estas eksplicite malpermesata en la Torao. Tiu ĉi estas la vidpunkto de la Ortodoksa Judismo, kvankam ne de la Reformisma Judismo aŭ la Rekonstruisma Judismo. La Konservativa judismo subtenis ĝis la jaro 2006 la ortodoksan pozicion, sed ekde tiu momento publikigis diversajn opiniojn pri la temo, inkluzive de liberalaj, kvankam kelkaj seksaj rilatoj, restis konsiderataj kiel malpermesataj. Sub aŭspicio de Reformismo ekde 1970 estas sinagogoj/temploj en preskaŭ ĉiu granda urbo de Usono, kiuj servas ĉefe gejan kredantaron.

Mezepoko redakti

Ekzistas diversaj indikaĵoj pri la ekzisto de gejaj judoj dum la mezepoko, kvankam (aŭ fakte ĉar) la aŭtoritatuloj denuncis ilin. La rabeno, poeto kaj filozofo Jehuda Alharizi (1165-1225) rakontis en sia verko Tahkemoni pri samtempulo, kiu diris en (laŭ li) "fia" poemo:

 
 לו שר בנו־עמרם פני דודי מתאדמים העת שתות שכר
ויפי קצותיו והוד יופיו לא חק בתורתו ואת זכר 
  Se [Moseo] la filo de Amram estus vidinta la vizaĝon de mia amato ruĝiĝintan pro ebrio,
kaj liajn belajn buklojn kaj majeston, li ne estus skribinta en sia Torao: kaj kun viro [ne kuŝu]. 

Alharazi sekve rakontas, kiel dek lernintoj denuncis tiun poeton per propraj versoj.

"Vi havas la duoblan povon de la amo" redakti

La vortoj plej konataj prononcitaj de rabeno rilate al ambaŭseksemo, estis de la respektinda rabeno Yosef Shalom Eliashuv. Antaŭ la konsultado de religia junulo rilate al liaj ambaŭseksemaj inklinoj, la rabeno respondis lin: "Mia kara amiko, vi havas la duoblan povon de la amo. Zorgeme uzu ĝin", sekvante rabenan tradicion respondi amplekse kaj ambigue.

GLAT-sinagogoj redakti

Vidu ankaŭ redakti