Konservema judismo

branĉo de la juda religio
(Alidirektita el Konservativa judismo)
judismo

Konservema judismokonservativa judaismo estas branĉo de la juda religio kiu devenas de intelektaj fluoj kiuj naskiĝis en Breslaŭo en la deknaŭa jarcento, kaj ĉefe de la pozitiva-historia skolo kiu evoluis en la mezo de la deknaŭa jarcento. La ĉefa ideologo de ĉi tiu korento de juda penso estis la aŝkenaza ortodoksa rabeno Zacharias Frankel. Ĉi tiu skolo estis reago al la alveno de klerismo kaj al la fakto ke en tiu epoko oni forigis la plej multo da diskriminaciaj leĝoj kontraŭ judoj en Okcidenta Eŭropo.

Konservema judismo
juda religia movado
rabena Judismo
Ŝtatoj kun signifa populacio
Religio
vdr
Parto de serio

stelo de Davido  
Judismo

Portalo | Kategorio
Judoj · Judismo · Kiu estas judo
Ortodoksaj · Konservema judismo
Progresiva (Reforma - Liberala) · Ultraortodoksaj
Samarianoj · Falaŝoj · Karaimoj
Etnaj grupoj kaj lingvoj
Aŝkenazoj · Sefardoj · Mizraĥoj
Hebrea · Jida · Judhispana · Geeza
Religio
Dio · Principoj de kredo en judismo · Diaj nomoj
613 micvot · Halaĥa · Leĝaro de Noe
Mesio · Eskatologio
Juda pensado, filozofio kaj etiko
Juda religia filozofio
Cedaka · Musar · Elekteco
Ĥasidismo · Kabalo · Haskala
Religiaj tekstoj
Torao · Tanaĥo · Miŝno · Talmudo · Midraŝo
Tosefta · Miŝne Tora · Ŝulĥan Aruĥ
Siduro · Maĥzoro · Pijuto · Zoharo
La vivciklo, tradicioj kaj kutimoj
Brit mila · Brit ŝalom · Pidjon ha-ben · Simĥat Bat · Bar-micvo
Ŝiduĥ · Nupto · Divorco (Get) · Sepulto
Kaŝrut · Juda kalendaro · Judaj festotagoj
Talito · Tfilino · Cicito · Kipao
Mezuzo · Menorao · Ŝofaro · Sefer Tora
Signifaj figuroj de judismo
Abraham · Isaak · Jakobo · Moseo
Salomono · Davido · Elija · Aaron
Majmonido · Naĥmanides · Raŝi
Baal Ŝem Tov · Gaon de Vilno · Maharal
Religiaj konstruaĵoj kaj institutoj
Templo · Sinagogo · Jeŝivo · Bejt midraŝ
Rabeno · Ĥazan · Dajan · Gaon
Kohen (pastro) · Maŝgiaĥ · Gabaj · Ŝoĥet
Mohel · Bejt din · Roŝ jeŝiva
Juda liturgio
Ŝema · Amida · Kadiŝ
Minhag · Minjan · Nosaĥ
Ŝaĥarit · Minĥa · Ma’ariv · Ne’ila
Historio de judoj
Antikva historio de Izraelo
Historio de judoj en mezepoko
Historio de judoj en novepoko
Proksimaj temoj
Antisemitismo · Holokaŭsto · Israelo
Filosemitismo · Cionismo
Abrahama religio

Laŭ la pozitiva-historia skolo, judaj religiaj leĝoj ĉiam ŝanĝiĝis, laŭ maniero nearbitrara kaj fondita sur la halaĥo, dum la historio por adaptiĝi al la tempoj. Judoj do ĉiam devus sekvi la judajn leĝojn sed ankaŭ esti malfermitaj al laŭhalaĥaj ŝanĝoj kun historia precedenco kaj forigo, laŭ historia esploro, de leĝoj vidataj de tiu skolo kiel nehalaĥaj dogmoj. Zacharias Frankel ne konsentis kun la Reformistoj, kiuj ankaŭ volis ŝanĝi judismon por igi ĝin pli moderna kaj taŭga por la moderna mondo, ĉar li opiniis ke la ŝanĝoj kiujn ili volis alporti estis arbitraraj kaj ne estis bazitaj sur la halaĥo. Tamen, li ankaŭ ne konsentis kun la ortodoksuloj, kiuj rifuzis akcepti iun ajn ŝanĝon al la judaj tradicioj.

Ĉirkaŭ la fino de la deknaŭa jarcento la debatoj inter eŭropaj aŝkenazaj judoj ripetiĝis en Usono, kaj adeptoj de Frankel oficiale fondis tie la konserveman branĉon de judismo, kiu okupis meza posicio inter la reformistoj kaj la ortodoksuloj. La movado kreskis tre multe dum la unua parto de la dudeka jarcento, ĉar ĝi plaĉis al enmigrintoj el Orient-Eŭropo kiuj trovis la ortodoksulojn tro rigidaj, sed pensis, ke la Reformistoj estis ekster sia tradicio. Krome ĝi allogis multajn hungarajn judojn el la neologa skolo, ankaŭ kiu devenis de la instruoj de Frankel.

Por la plej multo de la jarcento, la konservema branĉo estis la plej populara inter Usonaj judoj, se laŭ la lastaj statistikoj, ĝi nun estas la dua plej granda korento de Judismo post la reformisma, kaj 33% de religiaj Usonaj Judoj apartenas al Konservema sinagogo. Skismo okazis, kiam ĝiaj pli radikalaj anoj formis rekonstruisman judismon. En la okdekaj jaroj, la Konservema movado plu dividiĝis pro la fakto ke oni decidis permesi al virinoj fariĝi konservemaj rabenoj.

Nuntempe, la Konservema fluo estas konata kun la nomo "Masorti" (Hebree: Tradicia) ekster Nordameriko, pro la fakto ke la usona nomo povus kauzi konfuzon, kaj pensigi ke temas pri politike konservisma movado.