Samuel Epstein

angla medicinisto, kiu ekde 1960 laboris en Usono

Samuel Epstein - naskiĝis la 13-an de aprilo 1926 en Middlesbrough, Anglio, mortis 91-jara la 18-an de marto 2018 en Ĉikago - estis usona kuracisto kaj, ĝis lia morto, emerita profesoro pri media kaj laborsano ĉe la Lernejo de Publika Sano de la Universitato de Ilinojso en Ĉikago. Li estas konata pro siaj kontribuoj pri evitindaj kaŭzoj de kancero, por kiuj en 1998 al li estis aljuĝita la premio de ĝusta vivmaniero (la "alternativa Nobel-premio"), kiu aparte honorigas iujn ekzemplajn aktivulojn kiuj „agadas por praktikaj kaj ekzemplaj solvoj por la plej aktualaj problemoj kiujn la mondo alfrontas hodiaŭ“. Liaj artikoloj estas tenitaj ĉe la Nacia Biblioteko de Medicino en Bethesda, Marilando.

Samuel Epstein
Persona informo
Naskiĝo 13-an de aprilo 1926 (1926-04-13)
en Middlesbrough
Morto 18-an de marto 2018 (2018-03-18) (91-jaraĝa)
en Ĉikago
Mortokialo korhalto
Tombo Rosehill Cemetery
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando
Okupo
Okupo kuracisto • onkologo
vdr

Eksteraj ligiloj redakti