Nacia biblioteko de Medicino (Usono)
La Nacia biblioteko de medicino de Usono (angle United States National Library of Medicine; mallongigita NLM) estas nacia biblioteko en Bethesda, Usono, la plej granda biblioteko en la mondo dediĉita al medicino. La biblioteko estas parto de la nacia instituto pri Sano de Usono kaj situas en la ŝtato Marilando, tre proksime al la ĉefurbo Vaŝingtono.
Nacia biblioteko de Medicino | ||
---|---|---|
biblioteko | ||
Lando | Usono | |
Situo | Bethesda (Marilando) | |
- koordinatoj | 38° 59′ 42″ N, 77° 5′ 57″ U (mapo)38.9951-77.0993Koordinatoj: 38° 59′ 42″ N, 77° 5′ 57″ U (mapo) | |
Estiĝo | 1836 | |
Poŝtkodo | 20894 [+] | |
![]() |
||
Nacia biblioteko de Medicino | ||
![]() |
||
En TTT: Oficiala retejo [+] | ||
La biblioteko inkludas kolektojn kiuj inkludas pli ol sep milionojn da libroj, ĵurnalojn, teknikajn raportojn, medicinajn manuskriptojn, mikrofilmojn, fotojn kaj bildojn en la medicinaj sciencoj same kiel kelkajn ekstreme antikvajn kaj maloftajn verkojn.
La biblioteko estis establita en 1836 fare de la ĉefa medicina oficiro (angle Chief Medical Officer) de la usona terarmeo. En 1862 apud ĝi estis malfermitaj la muzeo de patologio kaj la nacia muzeo de Medicino. En 1956 la biblioteko pasis el la usona departemento de Defendo al la usono departemento de Sano. Ekde 1962 la biblioteko estas administrita de la nacia instituto de medicino en Marilando kaj estis nomumita Nacia Biblioteko.