San-Franciska Ŝtata Universitato
publikigita versio estis patrolita je 2 jan. 2018. Estas kontrolendaj ŝanĝoj de ŝablonoj/dosieroj.
Ŝanĝoj al ŝablonoj aŭ dosieroj en ĉi tiu versio estas kontrolendaj. La stabila versio estis patrolita je 2 jan. 2018.
San-Franciska Ŝtata Universitato aŭ angle San Francisco State University (mallongigo SFSU) estas publika universitato en San-Francisko, Kalifornio, kiu estas parto de la altlerneja sistemo Kalifornia Ŝtata Universitato. La universitato laŭ la stato de 2016 ofertas 118 malsamajn bakalaŭrajn gradojn, 94 magistrajn gradojn, 5 doktorajn gradojn kaj 26 instruajn atestojn de kapableco en ses akademiaj kolegioj.
San-Franciska Ŝtata Universitato San Francisco State University | |
---|---|
Informoj | |
fondodato | 1899 |
speco | ŝtata |
Situo | |
urbo | San-Francisko, Kalifornio, Usono |
Diversaĵoj | |
retejo | www.sfsu.edu |

Inter esperantistoj la universitato aparte konatiĝis per la plursemajnaj Esperanto-kursaroj, la "Nord-Amerika Somera Kursaro", kiuj laŭ la iniciato de Cathy Schulze de 1970 ĝis 2001 ĉiusomere okazis en la universitataj kolegioj. Poste la aranĝo pludaŭris en diversaj universitataj urboj de Usono.