San Cebrián de Mazote

San Cebrián de Mazote [sanzeBRJAN demaZOte] estas municipo en la okcidento de la provinco Valadolido, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al komarko Montes Torozos en la centrokcidento de la provinco.

San Cebrián de Mazote
San Cebrian Mazote Ayuntamiento lou.jpg

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 47129 [+]
Demografio
Loĝantaro 122  (2021) [+]
Loĝdenso 3 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 41′ N, 5° 9′ U (mapo)41.679948-5.147852Koordinatoj: 41° 41′ N, 5° 9′ U (mapo) [+]
Alto 760 m [+]
Areo 35,43 km² (3 543 ha) [+]
Situo de San Cebrián de Mazote
Situo de San Cebrián de Mazote

Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo San Cebrián de Mazote [+]
Wikidata-logo.svg
Information icon.svg
vdr
San Cebrián de Mazote en la provinco Valadolido.
La Montoj Torozos de la provinco Valadolido, flave, okcidente.
Mozaraba preĝejo en San Cebrián de Mazote.

GeografioRedakti

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 35,43 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 122 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj. Ĝi distas 42 km de Valadolido, provinca ĉefurbo.

HistorioRedakti

En Mezepoko okazis reloĝado. La areo apartenis al la Regno Leono kaj poste al la Regno Kastilio. La deveno rilatas al komunumo de monaĥoj kreita de mozaraboj venintaj el Al Andalus fine de la 9-a jarcento, profite de la konkeroj fare de Alfonso la 3-a. Estas registroj ke la komunumo jam estis formita en la jaro 915, ĉirkaŭ mozaraba monaĥejo el kiu oni konservas la preĝejon, unu el plej gravaj siatipe de la 10-a jarcento en Hispanio. Tiujare kelkaj monaĥoj de San Cebrián, estritaj de la abato Marteno, akiris la rajtojn super teroj kaj fiŝkaptejoj en la lago de Sanabria, kio estis la eko de la Monaĥejo de San Martín de Castañeda.

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj: tritiko, sekalo) kaj brutobredado kaj rilata komercado. Lastatempe kultura kaj rura turismo ekgravis (popola arkitekturo, historia heredo, piedirado).

De la historia pasinteco restis vizitindaj vidindaĵoj el kiuj menciindas la mozaraba preĝejo trinava kun hufarkaro (kio videblas simbole en la maldekstra duono de la blazono) kaj ornalaj kapiteloj. La Konvento de Santa María de las Dueñas, nun iom abandonita, estas de gotika stilo kun herera ampleksigo.

BildaroRedakti

Vidu ankaŭRedakti

NotojRedakti