San Miguel de la Ribera

San Miguel de la Ribera [sanmiGEL delariBEra] estas municipo de la provinco Zamoro, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al La Guareña en la plej sudoriento de la provinco. San Miguel de la Ribera estas tradukebla etimologie al Sankta Mikaelo de la Riverbordo. Iam nomiĝis «Aldea del Palo», domaro de la bastono.

San Miguel de la Ribera
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 49717
Demografio
Loĝantaro 260  (2023) [+]
Loĝdenso 10 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 20′ N, 5° 35′ U (mapo)41.331666666667-5.5775Koordinatoj: 41° 20′ N, 5° 35′ U (mapo) [+]
Alto 767 m [+]
Areo 26,25 km² (2 625 ha) [+]
San Miguel de la Ribera (Provinco Zamoro)
San Miguel de la Ribera (Provinco Zamoro)
DEC
San Miguel de la Ribera
San Miguel de la Ribera
Situo de San Miguel de la Ribera
San Miguel de la Ribera (Hispanio)
San Miguel de la Ribera (Hispanio)
DEC
San Miguel de la Ribera
San Miguel de la Ribera
Situo de San Miguel de la Ribera

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo San Miguel de la Ribera [+]
vdr
Ornamita domo.

Ĝia municipa teritorio estas formata de unusola loĝloko, okupas totalan areon de 26,33 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 285 loĝantojn. Ĝi perdis ĉirkaŭ 800 loĝantojn ekde la mezo de la 20-a jarcento pro la migrado el ruraj zonoj al urboj. Ĝi distas 25 km de Zamoro, provinca ĉefurbo.

La setlejo mem fondiĝis en la 12-a jarcento. En loĝloko ĉirkaŭ konvento okazis juĝoj fare de la Inkvizicio. En la historia romano de Miguel Delibes nome "El Hereje" (La herezulo) oni referencas, ke la ĉefrolulo, Cipriano Salcedo, estas kaptita de la Inkvizicio en Aldea del Palo.

En diversaj jarcentoj suferis pro militoj kaj ĉefe dum la Hispana Milito de Sendependigo.

La tradiciaj agrikulturo (cerealoj, vitoj ĉefe por produktado de vino) kaj brutobredado (bovoj kaj ŝafoj) lastatempe iom dekadencis, sed pluas. Lastatempe rura turismo ekgravis.

Vidu ankaŭ redakti