San Miniato al Monte

La Baziliko de San Miniato al Monte troviĝas sur unu el la plej altaj lokoj de la urbo de Florenco kaj estas unu de la plej bonkvalitaj ekzemploj de romaniko en Toskanio, Italio.

San Miniato al Monte
Basilica di San Miniato al Monte
malgranda baziliko • abbey church
Bazaj datoj
Konstrustilo Romaniko • renesanca arkitekturo vd
Estiĝo 1018
Lando Italio vd
Situo Florenco
Situo
Geografia situo 43° 45′ 34″ N, 11° 15′ 54″ O (mapo)43.75944411.265Koordinatoj: 43° 45′ 34″ N, 11° 15′ 54″ O (mapo)
San Miniato al Monte (Toskanio)
San Miniato al Monte (Toskanio)
DEC
San Miniato al Monte
San Miniato al Monte
Lokigo de Toskanio en Italio
Situo de San Miniato al Monte
Map
San Miniato al Monte
Retejo http://www.sanminiatoalmonte.it/
vdr
Fasado de la baziliko.

Historio redakti

San Miniato estis la unua kristana martiro de la urbo. Probable temis pri greka komercisto, aŭ armena princo pilgrime al Romo. Oni legendas, ke jam en Florenco ĉirkaŭ la jaro 250, faris vivon de ermitano, kaj ke li estis senkapigita dum la persekutado kontraŭkristana fare de la imperiestro Decio. Same oni legendas ke, tuj post la ekzekuto li foriris kunportante mane la fortranĉitan kapon kaj tiele li revenis al sia ermitejo, kie nun staras la baziliko, su la Mons Fiorentinus (Florenca monto). En la 8a jarcento oni starigis kapelon. La konstruado de tiu aktuala ekis en 1013 unue kiel monaĥejo benediktano, kaj ekde 1373 de la Ordeno de Klunizo.

Priskribo redakti

La fasado de marmoro de florenca stilo estis probable komencata en 1090, sed la supra parto apartenas sendube al la 12a jarcento. La aglo kiu kronas la fasadon estis simbolo de la gildo de lan-komercistoj kiuj financis la konstruadon.