La Pernía [laperNIa] estas kaj komarko kaj municipo en la plej nordo de la provinco Palencio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Montaña Palentina.

La Pernía
municipo en Hispanio
Administrado
Poŝtkodo 34847
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 318  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 42° 58′ N, 4° 30′ U (mapo)42.964722222222-4.4980555555556Koordinatoj: 42° 58′ N, 4° 30′ U (mapo) [+]
Alto 1 180 m [+]
Areo 165,67 km² (16 567 ha) [+]
Horzono Mezeŭropa tempo [+]
La Pernía (Provinco Palencio)
La Pernía (Provinco Palencio)
DEC
La Pernía
La Pernía
Situo de La Pernía
La Pernía (Hispanio)
La Pernía (Hispanio)
DEC
La Pernía
La Pernía
Situo de La Pernía

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo La Pernía [+]
vdr

Geografio redakti

 
Lageto de Fuentes Carrionas.
 
Abatejo de Lebanza.
 
Domo de Arko ĉe Lores.
 
Preĝejo de an Salvador en Salvador de Cantamuda.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 165,67 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 316 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte 150 el jaro 2000. Ĝi distas 130 km de Palencio, provinca ĉefurbo.

La municipa teritorio enhavas la jenajn submunicipojn:

  • Areños, iama municipo,
  • Camasobres, iama municipo,
  • El Campo, iama municipo, poste integrita en San Salvador de Cantamuda,
  • Casavegas, iama municipo,
  • Lebanza, kie estas la Abatejo de Lebanza,
  • Lores, iama municipo,
  • Los Llazos, preskaŭ abandonita, iama municipo,
  • Piedrasluengas, la plej alta loĝloko de la nordo de Palencio. Iama municipo,​ tiam konata kiel Piedras Luengas (Palencia),
  • San Juan de Redondo,
  • San Salvador de Cantamuda, municipa ĉefurbo,
  • Santa María de Redondo,
  • Tremaya, parto de la iama municipo Los Llazos.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado.

La Graflando de Pernía estis kreita de la reĝo Alfonso la 8-a, kiu metis ĝin sub protektado de la episkopoj de Palencio en la 12-a jarcento, kio restis ĝis la 18-a jarcento kiam en 1739 pasis al Don Luis de Pernía.

Areños estis citita jam en la 12-a jarcento de la reĝo Alfonso la 8-a. Camasobres, citita en la 12-a jarcento kiel “Camasores”, havas en groto de los Burros rokpentraĵojn. Casavegas, citita en la 14-a jarcento kiel “Casa de Vegas” lime kun Kantabrio. La municipo La Pernía estis formita per la kunigo de la iamaj municipoj San Salvador de Cantamuda, Lores kaj Redondo-Areños.

San Salvador de Cantamuda, municipa ĉefurbo, havis 1892 loĝantojn en 1900, 589 en 1930, 669 en 1960 kaj nur 418 en 2006.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj kaj vitejoj) kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun piedirado tra naturaj lokoj. De la historia pasinteco restis diversaj vizitindaj vidindaĵoj kiel la preĝejoj, la ermitejoj, blazondomoj, tradicia arkitekturo kaj grotoj.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti