Sancti-Spíritus (Hispanio)

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio
vidu: Sancti Spíritus, por la urbo en Kubo.

Sancti-Spíritus (De la Sankta Spirito, en la latina) estas municipo de Hispanio, en la provinco de Badajoz, regiono de Ekstremaduro.

Sancti-Spíritus
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 06655
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 154  (2023) [+]
Loĝdenso 1 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 56′ N, 5° 9′ U (mapo)38.925277777778-5.1463888888889Koordinatoj: 38° 56′ N, 5° 9′ U (mapo) [+]
Alto 485 m [+]
Areo 114 km² (11 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Sancti-Spíritus (Hispanio)
Sancti-Spíritus (Hispanio)
DEC
Sancti-Spíritus
Sancti-Spíritus
Situo de Sancti-Spíritus

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sancti-Spíritus, Badajoz [+]
vdr
Blazono de la vilaĝo kie videblas la bildo de la Sankta Spirito laŭ la katolika mitologio kaj la kruco de la Ordeno de Kalatrava

La loĝantoj nomiĝas piteños. La censita populacio en 2008 estis de 242 loĝantoj.

Situo redakti

Sancti-Spíritus estas situa en la sudorienta parto de Ekstremaduro, je altitudo de 485 m; je 160 km de Badajoz, provinca ĉefurbo kaj je 100 km de Mérida, la regiona ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 114 km². Ĝi formas parton de la komarko La Siberia.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado.

La vilaĝo havas grandan parton de la municipa teritorio inundita de la Akvorezervejo de La Serena (unu de la plej grandaj de Eŭropo) pro kio kontrastas ege la troa sekeco kaj la troa kvanto de akvo en la rezervejo.

La nomo redakti

Legenda estas sendube la malkutima nomo en la latina. Ŝajne religiulo konstruis preĝejeton kie estis olivarbo kie ripoziĝis kolombo, laŭ la katolika mitologio reprezento de la Sankta Spirito. Tie estas nun la aktuala preĝejo. Tiu toponimo ekzistis dokumente ekde la 16a jarcento.

Festoj redakti

  • Festoj de la Sankta Kristo de Consuelo (el 13-a de septembro al 15-a de septembro). Procesio, taŭrludado surstrate, floroferoj al Patrono, nokta dancado kaj diversaj agadoj kulturaj kaj sportaj.
  • Festo de Sankta Gregorio (9-a de majo). Du rajdantoj (unu ludanta tamburon, alian svinganta flagon) trakuras la vilaĝon kolektante frataron.
  • Festo de la Sankta Spirito (dum junio).

Monumentoj redakti

La preĝejo, dediĉita al Sankta Spirito, staras en la centro de la loko kaj estas de stildeveno mudeĥara, kun pordarko ĉe la bazo de la turo. La domaro estas tipa de blankaj domoj kun ruĝaj tegmentoj, kie elstaras nobela domo kun baroka fasado ĉe la preĝejo.

Pilorio konserviĝas ankaŭ ĉe la preĝejo.