Sankarani (rivero)

La rivero Sankarani estas alfluanto de la rivero Niĝero.

Sankarani (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Longeco 400 km
Fluo
Geografio
Landoj Gvineo
Regionoj [[]]
vdr
Supra Niĝero en Gvineo kun la Sankarani laŭ la tuta dekstra bordo.

Ĝi ekfluas en Gvineo sur la montoj Futa Ĝalon. Ties longo estas pli malpli de 400 km. Ekde sia ekfluo, la rivero fluas norden, kaj tuj venas al la landlimo de Eburbordo, kiun ĝi ne trapasas, sed ĝi estas unu el ties partoj, kaj sekve, ĝi revenas al la teritorio de Gvineo kie ĝi fluas ekskluzive. Ĝi trapasas la landimon kun Malio en la lasta parto de sia fluejo. Ĝi poste sekvas dum cento da kilometroj - inklude sektoron kie ĝi formas la landlimon inter Gvineo kaj Malio. Tuj antaŭ sia kunfluejo kun Niĝero, ĝi alvenas al la konstruita granda Akvorezervejo Selingeo. Finfine ĝi enfluas en la riveron Niĝero, ĉe la dekstra bordo, inter la urbetoj Kangaba kaj Kenieroba. La akvokvanto de la rivero estis observata dum 27 jaroj (1964-1990) en Selingeo, situa proksime de la kunfluejo de Sankarani kun la Niĝero.[1] En Selingeo, la averaĝa jara fluo nome "modulo" observita en tiu periodo estis de 286 m³/sekundo por zono konsiderata pli malpli de 34 200 km², nome preskaŭ la tuta drenbaseno de la rivero. La akvokvanto laŭlonge de la tuta baseno atingis la ciferon de 264 mm jare. Sankarani estas rivero abunda kaj tre bone nutrita dum la tuta jaro. La monata averaĝo observita en marto (kiam la akvo malaltiĝas ĝis minimumo) alvenis al 53 m³/sekundo, tio estas 18 fojojn malpli ol la mediana akvokvanto de septembro, kio estas sufiĉe klarigebla. En la periodo de observado de 27 jaroj, la minimuma monata akvokvanto estis de 14 m³/sekundo, dum la maksimuma monata akvokvanto estis de 1800 m³/sekundo.

Notoj redakti

Koordinatoj: 12° 00′ 15″ N 8° 18′ 46″ U / 12.00417 °N, 8.31278 °U / 12.00417; -8.31278 (mapo)