Ĉado (sanktulo)

(Alidirektita el Sankta Ĉad)

Ĉado, angle Chad, (mortis la 2-an de marto 672) estis anglosaksa episkopo kaj sanktulo. Liaj fratoj Cedd, Cynibil kaj Caelin ankaŭ estis aktivaj ekleziuloj. Verŝajne ili devenas de nobela familio de Northumbria.

Sankta
Ĉado de Mercia
Persona informo
Naskiĝo ĉ. 634
en Northumbria
Morto 2-an de marto 672 (0672-03-02)
en Lichfield
Tombo Katedralo de Lichfield vd
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Northumbria vd
Familio
Gefratoj Cedd vd
Profesio
Okupo teologo • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Sanktulo
Festotago 2-a de marto
abato de Lastingham
Dum 664
Antaŭulo Cedd, lia frato
episkopo de Jorko
Dum 669
Antaŭulo Wilfrid
Sekvanto Wilfrid
episkopo sen diocezo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Frua vivo redakti

Laŭ la anglosaksa historiisto Bede, Chad studis sub Sankta Aidan ĉe Lindisfarne. Por daŭrigi siajn studojn, li iris al Irlando kune kun Sankta Egberto. Antaŭ 664 li revenis al Northumbria. Tiun jaron li sekvis sian fraton Cedd (kiu mortis pro pesto) kiel abato de Lastingham, North Yorkshire.

Li sekvis la kutimojn de la kelta, ne la roma, eklezio. Tamen Bede, kiu aprobis la romajn tradiciojn, admiris Chad pro lia pieco kaj simpla vivo.

Episkopo de Jorko redakti

Dum la longa foresto de Sankta Vilfrido (kiam estis nomumita episkopo de Jorko), Oswiu, reĝo de Northumbria, decidis ke la diocezo bezonis estron, kaj nomumis Chad. Tamen la konsekra rito ne akordis al la reguloj de la roma eklezio. Wilfrid revenis, kaj en 669 Teodoro de Tarso, la nova ĉefepiskopo de Canterbury, kredante ke Chad estis neĝuste konsekrita kiel episkopo de Jorko, senpostenigis lin. Tiel Wilfrid regajnis sian diocezon. Chad humile ne protestis, sed Teodoro, aŭdinte pri la pieco de Chad, permesis ke li restu episkopo - sen diocezo.

Episkopo de Mercia redakti

La saman jaron, Wulfhere, reĝo de Mercia, petis Teodoron sendi episkopon al lia regno. Teodoro elektis Chad, al kiu Wulfhere donis bienon ĉe Lichfield por monaĥejo. Chad venigis monaĥojn el Abatejo Lastingham. Chad rifuzis rajdi kaj piediris tra Mercia por misii kaj prediki. En 672 li mortis pro pesto, kaj entombiĝis en la abatejo preĝejo de Lichfield, kiu poste iĝis Katedralo Lichfield. Laŭdire, kiel multaj sanktuloj de la kelta eklezia tradicio, Chad antaŭsciis sian mortdaton. Li estis tuj honorata kiel sanktulo, kaj lia festotago estas la 2-a de marto, kiam li mortis.