Aidan estis kristana sanktulo kaj misiisto kiu enkondukis kristanismon en Northumbria. Li mortis la 31-an de aŭgusto 651. Li estis la unua episkopo de Lindisfarne.

Sankta
Aidan
Episkopo de Lindisfarne
Persona informo
Naskiĝo nekonata
en Connacht
Morto 31-an de aŭgusto 651 (0651-08-31)
en Bamburgh
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Northumbria vd
Profesio
Okupo misiisto • katolika sacerdoto • katolika episkopo vd
Episkopo de Lindisfarne
Dum 635–651
Sanktulo
Festotago 31-a de aŭgusto
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Sankta Aidan, portreto el la Evangelioj de Lindisfarne

Li naskiĝis en Irlando. En 630 li eniris la monaĥejon de Iona, Skotlando. Tie li renkontis Oswald, ekzilitan princon de Northumbria. En 634 Oswald iĝis reĝo de Northumbria kaj decidis enkonduki kristanismon en sian regnon. Li petis ke la monaĥoj de Iona sendu episkopon. Ili sendis Corman, sed tiu estis tro malmilda por sukcese konverti la northumbrianojn, kaj revenis al Iona. En 635 Aidan ekiris de Iona, kune kun pluraj aliaj monaĥoj. Oswald supozis ke Aidan loĝus ĉe Bamburgh, la reĝa ĉefloko, sed Aidan kredis ke tio tro apartigus lin de la ordinara popolo, kaj elektis Lindisfarne kiel sia bazo. Tie li fondis monaĥejon, kiu servis kiel centro de klereco kaj kie edukiĝis multaj anglosaksaj gravuloj. Aidan kaj Oswald afable kunlaboris, kaj foje Oswald eĉ servis kiel interpretisto.

En 642 Oswald mortis dum batalo. En 644 Oswin iĝis reĝo, kaj li kaj Aidan tuj ekĝuis amikajn rilatojn. Tamen en 651 Oswin estis murdata. Aidan mem mortis nur dekdu tagojn poste, la 31-an de aŭgusto, en la preĝejo de Bamburgh. Li entombiĝis en Lindisfarne.

Aidan vivis tre simple, kaj vojaĝis piede tra Northumbria por ke li renkontu ordinarajn homojn sen aspekti kiel superulo. Laŭ legende, Oswin donis al li ĉevalon, kaj Aidan donis ĝin al almozulo: la reĝo koleriĝis kaj Aidan demandis al li ĉu ĉevalo pli valoras ol homo. Oswin formetis sian glavon, kaj petis pardon de la sanktulo.

Aidan ofte fastis, kaj li uzis la multajn donacojn kiujn li ricevis por helpi malriĉulojn kaj por liberigi sklavojn. Ĝenerale li pasis kvaresmojn ermite en Farneoj. Laŭdire kiam li loĝis tie dum kvaresmo 651, li vidis Bamburgh ekbrulantan pro atako de pagana armeo de Mercia. Li preĝis, kaj la ventdirekto tiel ŝanĝis ke la flamoj bruligis la atakantojn.

La anglosaksa historiisto Bede verkis biografion de Aidan.