Sankta Mikaelo de la Misioj

Sankta Mikaelo de la Misioj (portugale São Miguel das Missões) estas brazila municipo de la subŝtato Suda Rio-Grando.

Jezuitaj Gvaraniaj Misiejoj
Sankta Mikaelo de la Misioj
Monda heredaĵo

Ruinoj
Lando  Brazilo
Tipo kultura heredaĵo
Kriterioj iv
Fonto 275
Regiono** Latinameriko kaj Karibio
Geografia situo 28° 32′ 57″ S, 54° 33′ 21″ U (mapo)-28.549078-54.555889Koordinatoj: 28° 32′ 57″ S, 54° 33′ 21″ U (mapo)
Registra historio
Registrado 1983  (7-a sesio)
Plie 1984

Geografia lokigo sur la mapo : Suda Rio-Grando

Sankta Mikaelo de la Misioj (Suda Rio-Grando)
Sankta Mikaelo de la Misioj (Suda Rio-Grando)
DEC

Geografia lokigo sur la mapo : Brazilo

Sankta Mikaelo de la Misioj (Brazilo)
Sankta Mikaelo de la Misioj (Brazilo)
DEC
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo.
** Regiono laŭ Unesko.
vdr
Monda heredaĵo de UNESKO

En la urbo troviĝas la ruinoj de la jezuita misiejo de "Sankta Mikaelo", deklaritaj ekde 1983 Monda heredaĵo de Unesko. Ĝi estas unu el la pluraj jezuitaj misiejoj kiuj ekzistas en Brazilo, Argentino kaj Paragvajo, fonditaj de la jezuitoj dum la 18-a jarcento kun la celo instrui la evangelion al la gvaranioj kaj protekti ilin de la sklavo-komercistoj de la regiono.

La misiejo estis konstruita en 1735-1745, malgraŭ la penoj de la jezuitoj, la komerco de sklavoj fare de la portugala kaj hispana imperioj fine konkeris la misiejon. La nunaj ruinoj estas protektitaj de Unesko, kaj viziteblas la antikva preĝejo, la misia kruco, muzeo pri misioj, sakristio, tombejo, la placo kaj ĉiunokte okazas luma kaj son-spektaklo.

La ruinoj estis la scenejo en 1986 por filmado de La misio, ĉefrolita de Robert De Niro kaj Jeremy Irons. En 2003 ĝi havis 7.263 loĝantojn kaj okupas areon de 1.229,8 km².