Sankta Nikolao (Kalkar)

La katolika preĝejo Sankta Nikolao en Kalkar ĉe Kleve kaj Ksanteno ĉe la Malsupra Rejno estas konata interalie pro siaj naŭ (el origine almenaŭ 16) ĉizitaj retabloj, siaj vitraloj, sia ĥorseĝaro kaj sia historia orgeno.

Sankta Nikolao
kristana preĝejo [+]
Koordinatoj51° 44′ 17″ N, 6° 17′ 31″ O (mapo)51.738016.29182Koordinatoj: 51° 44′ 17″ N, 6° 17′ 31″ O (mapo)

Sankta Nikolao (Kalkar) (Nordrejn-Vestfalio)
Sankta Nikolao (Kalkar) (Nordrejn-Vestfalio)
DEC
Lokigo de Nordrejn-Vestfalio en Germanio
Map
Sankta Nikolao
Vikimedia Komunejo:  St. Nicolai (Kalkar) [+]
vdr
Sankta Nikolao en Kalkar

Sankta Nikolao estas trinava halopreĝejo kun du paralelaj ĥorejoj kaj enkonstruita okcidenta turo. La konstruo verŝajne jam komenciĝis en 1230. En 1409 okazis brulego, post kiu oni en pluraj fazo konstruis la nun ekzistantan trinavan halon. La survolbigo de la ĥorejo okazis en 1421, dum la transiro de la 19-a al la 20-a jarcento oni vaste resanigis la preĝejon. La gravaj militkaŭzitaj difektoj intertempe estas forigita.

Altaroj redakti

La altarojn kreis majstro Arnt de Zwolle (ĉefaltaro, altaro Sankta Georgo), Jan van Halderen (ĉefaltaro), Jan Joest (efaltaro), Henrik Douvermann (Altaro de la Sep Doloroj), Hendrik Grotens (Altaro de la Sep Doloroj), Ferdinand Langenberg (Altaro de la Sep Doloroj), Derick Baegert (Georgo-Altaro), Ludwig Jupan (Maria-Altaro, Georgo-Altaro), Kersken de Ringenberg (Krispino-Altaro), Arnt van Tricht (Altaro Sankta Triunuo, Altaro Johano la Baptisto), Majstro Rutgero (Johano-Altaro), lerninto de Majstro Arnt (Jakobo-Altaro) kaj nekonataj artistoj (Ana-Altaro, Georgo-Altaro, Maria-Altarp) plejparte dum la unua duono de la 16-a jarcento.

Literaturo redakti

  • Georg Dehio: Handbuch der deutschen Kunstdenkmäler - Rheinland. 1967.
  • Hans Peter Hilger: Stadtpfarrkirche St. Nicolai in Kalkar. Pfarrei Sankt Nicolai (Kalkar). Boss, Kleve 1990, ISBN 3-89413-181-0.
  • Hans Huth: Künstler und Werkstatt der Spätgotik. Darmstadt 1967.
  • Ludwig Juppe, Franz Josef Nüß (eldoninto): Der Passionsaltar des Meisters Loedewich in der St. Nikolaikirche zu Kalkar. Insel, Wiesbaden 1956 (Insel-Bücherei. 625/1)
  • Guido de Werd: Die St. Nikolaikirche zu Kalkar. Munkeno-Berlino. 2-a eldono 1986.

Eksteraj ligiloj redakti