Molledo [moLJEdo] estas municipo de la aŭtonoma komunumo de Kantabrio en Hispanio, kiu situas en la alta baseno de la rivero Besaya. Ĝi limas norde kaj okcidente kun la municipo Arenas de Iguña, sude kun Bárcena de Pie de Concha kaj San Miguel de Aguayo, oriente kun Luena. Ĉi tiu municipo havas krome enklavon inter Bárcena de Pie de Concha kaj Pesquera.

Molledo
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39430 (S. Martín Quevedo 39439)
Demografio
Loĝantaro 1 476  (2023) [+]
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 9′ N, 4° 2′ U (mapo)43.154166666667-4.0408333333333Koordinatoj: 43° 9′ N, 4° 2′ U (mapo) [+]
Alto 241 m [+]
Areo 71,07 km² (7 107 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Molledo (Kantabrio)
Molledo (Kantabrio)
DEC
Molledo
Molledo
Situo de Molledo
Molledo (Hispanio)
Molledo (Hispanio)
DEC
Molledo
Molledo
Situo de Molledo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Molledo (Cantabria) [+]
vdr

La loĝantaro de Molledo tre malkreskas pro la migrado, malalta naskokvanto kaj la maljuniĝo. La motoro de la loka ekonomio baziĝas, krom en la primara sektoro, en la proksimaj industriaj centroj: Torrelavega, Los Corrales de Buelna kaj Reinosa.

Inter la historia heredaĵo de Molledo estroviĝas la malnova roma ŝoseo kiu iras de Segisamo, Sasamón (Burgoso) al Portus Blendium, Suances (Kantabrio).

Geografio redakti

Loĝlokoj redakti

La 1.770 loĝantoj (INE, 2006) de Molledo distribuas sin inter la sekvaj loĝlokoj:

  • Cobejo, 20 loĝ.
  • Helguera, 122 loĝ.
  • Molledo (ĉefurbo), 425 loĝantoj
  • San Martín de Quevedo, 236 loĝ.
  • Sankta Cruz, 188 loĝ.
  • Santa Olalla, 159.
  • Silió, 620 loĝ.

Molledo estas ankaŭ la nomo de la ĉefurbo de la municipo. Ĝi situas 54 kilometrojn sude de Santandero, la regiona ĉefurbo, en la ŝoseo inter Reinosa kaj Torrelavega, proksime de la rivero Besaya. Ĝi havis 425 loĝantojn en 2006. De lia heredaĵo elstaras:

  • Sanktejo de la Virgulino de la Vojo, datiĝinta el 1753.
  • Romanika ermitejo de Sankta Lorenzo (ĉ 1132) .
  • Casona de los Tiros, 17a jarcento, baroka montara palaceto, restaŭrita. En ĝia fasado aperas du kanonoj kiuj, laŭ la legendo, estis donaco de Karlo la 5a kiam li pasis tie en 1522.

Elstaraj personoj redakti

  • Joaquín Bustamante kaj Quevedo (1847-1898), kapitano de ŝipo de la Hispana Armeo kaj inventisto.
  • Leonardo Torres Quevedo (1852-1936), matematikisto, inĝeniero de vojoj kaj inventisto, granda apoganto de Esperanto.

Demografio redakti

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2005
2.692 2.648 2.870 2.849 2.999 2.951 3.115 2.615 2.318 2.247 1.935 1.836

Vidu ankaŭ redakti