Santa Cruz de la Salceda
Santa Cruz de la Salceda estas vilaĝo kaj municipo, en la sudo de la provinco Burgoso, regiono Kastilio kaj Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la distrikto Ribera del Duero, en la jurisdikcio de Aranda de Duero. Santa Cruz de la Salceda signifas en la hispana "Sankta Kruco de la Salikaro". Tiukadre estas en la municipa blazono kaj kruco kaj saliko.
Santa Cruz de la Salceda | |||
---|---|---|---|
![]() | |||
municipo en Hispanio | |||
Flago | Blazono | ||
Administrado | |||
Poŝtkodo | 09471 | ||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 136 (2023) [+] | ||
Loĝdenso | 5 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 41° 36′ N, 3° 36′ U (mapo)41.594722222222-3.5947222222222Koordinatoj: 41° 36′ N, 3° 36′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 881 m [+] | ||
Areo | 25,86 km² (2 586 ha) [+] | ||
Horzono | UTC+01:00 [+] | ||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Geografio
redaktiĜi havas areon de 25,86 km² kun 132 loĝantoj (2021).
Demografio
redakti1991 | 1996 | 2001 | 2004 | |||
---|---|---|---|---|---|---|
183 | 209 | 203 | 178 |
Historio
redaktiLa areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.
Aktualo
redaktiTradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj, vitejoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo kaj la Muzeo de la Aromoj.