Santa María de las Hoyas

municipo en Hispanio

Santa María de las Hoyas [santamaRIa delaSOĝas] estas municipo de Hispanio, en la regiono de Kastilio kaj Leono, provinco Sorio kaj komarko Tierras del Burgo. La loknomo Santa María de las Hoyas estas etimologie komprenebla kiel Sankta Maria de la Kavaĵoj.

Santa María de las Hoyas
municipo en Hispanio • setlejo
Administrado
Regiono Kastilio kaj Leono
Provinco provinco Sorio
Komarko Tierras del Burgo
Poŝtkodo 42141
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 102  (2023) [+]
Loĝdenso 2 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 3° 9′ U (mapo)41.771388888889-3.1427777777778Koordinatoj: 41° 46′ N, 3° 9′ U (mapo) [+]
Alto 1 071 m [+]
Areo 45 km² (4 500 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santa María de las Hoyas (Provinco Sorio)
Santa María de las Hoyas (Provinco Sorio)
DEC
Santa María de las Hoyas
Santa María de las Hoyas
Situo de Santa María de las Hoyas
Santa María de las Hoyas (Hispanio)
Santa María de las Hoyas (Hispanio)
DEC
Santa María de las Hoyas
Santa María de las Hoyas
Situo de Santa María de las Hoyas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santa María de las Hoyas [+]
vdr

Geografio redakti

 
Komarko Tierras del Burgo en la okcidento de la provinco Sorio.
 
Loko de Santa María de las Hoyas en la provinco Sorio.
 
Preĝejo de Santa María de las Hoyas.
 
Preĝejo de Sankta Petro, Muñecas.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 45,41 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 87 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn dum la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono, fakte perdis 800 loĝantojn el la 1900-aj jaroj.

Ĝi distas 62 km de Sorio, provinca ĉefurbo. Kaj estas atingebla per la provinca ŝoseo SO-934. La municipo enhavas la loĝlokojn Muñecas kaj Santa María de las Hoyas.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento. En la Censo de 1785, ordonita de la Grafo de Floridablanca,​ ĝi apartenis al la Partio de Aranda en la Intendencia de Burgos, kun jurisdikcio de reĝlando sub la aŭtoritato de ordinara urbestro.

Ekonomio redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), forstado kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Lastatempe funkciado de servoj plej ekgravis, kune kun kultura kaj rura turismo, piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj estas la preĝejoj kaj ermitejo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti