Santiurde de Toranzo

Santiurde de Toranzo [sanTJURde detoRANzo] estas municipo en centra Kantabrio, Hispanio, en la komarko Valles Pasiegos kaj subkomarko Pas-Miera. La loknomo Santiurde de Toranzo estas etimologie komprenebla kiel Sankta Georgo de Toranzo, alude al la nomo de la valo.

Santiurde de Toranzo
municipality of Cantabria

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 39698
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 732  (2023) [+]
Loĝdenso 47 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 43° 14′ N, 3° 56′ U (mapo)43.239722222222-3.9377777777778Koordinatoj: 43° 14′ N, 3° 56′ U (mapo) [+]
Alto 120 m [+]
Areo 36,82 km² (3 682 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Santiurde de Toranzo (Kantabrio)
Santiurde de Toranzo (Kantabrio)
DEC
Santiurde de Toranzo
Santiurde de Toranzo
Situo de Santiurde de Toranzo
Santiurde de Toranzo (Hispanio)
Santiurde de Toranzo (Hispanio)
DEC
Santiurde de Toranzo
Santiurde de Toranzo
Situo de Santiurde de Toranzo

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Santiurde de Toranzo [+]
vdr
Municipa teritorio de Santiurde de Toranzo, centre de Kantabrio.

Geografio redakti

 
Romanika absido de Acereda.

Ĝi limas norde kun Santa María de Cayón, Castañeda kaj Puente Viesgo, sude kun Vega de Pas kaj Luena, okcidente kun Corvera de Toranzo kaj oriente kun Villafufre kaj Villacarriedo. La municipo estas sur la baseno de la rivero Pas, en la subkomarko Pas-Miera.

Demografio redakti

Por areo de 36,82 km² estas 1 695 loĝantoj (laŭ censo de 2021). La 1 695 loĝantoj (2021) estas distribuataj en jenaj loĝlokoj: Acereda, Bárcena, Iruz, Pando, Penilla, San Martín, Santiurde de Toranzo (ĉefurbo), Vejorís kaj Villasevil.

La rura karaktero de la municipo kaj ties izoligo favoris malpliigon de la loĝantaro komencita en la 1940-aj jaroj konstanta ekde tiam, kiu rezultis en perdo de 1 200 loĝantoj.

Demografia evoluo
1900 1910 1920 1930 1940 1950 1960 1970 1980 1990 2000 2007
2.037 2.168 2.412 2.358 2.506 2.375 2.189 2.034 1.888 1.856 1.627 1.351

Fonto: INE

Historio redakti

 
Romanika absido de Villasevil.

Ĝi formis parton de la komunumo Valle de Toranzo kun Luena, Corvera de Toranzo kaj Puente Viesgo, ĝis la formado de la modernaj municipoj, ene de la komunumaro Merindad de Asturias de Santillana.

Ekonomio redakti

Tradicie, la ekonomia agado de la municipo estis agrikulturo kaj brutobredado. Sed nuntempe oni transiris iome al turismo kaj industrio. Ĉiuokaze ankoraŭ 18,7 % de la laboristaro de la municipo dediĉas sin al la unuaranga sektoro, 20,1 % al la konstruado, 21,9 % al industrio kaj 39,3 % al triaranga sektoro. En la municipo la dungiteco estas de 43,3 % kaj sendungeco de 11,1 %, dum averaĝoj en Kantabrio estas ĉirkaŭ 52,5 % kaj 14,2 % respektive.

Inter vidindaĵoj menciindas la tradicia arkitekturo kaj la preĝejoj. Pri arta heredo, elstaras tri havaĵoj de kultura intereso kun kategorio de monumento:

  • la preĝejo de Sankta Cecilia de Villasevil, kiu konservas romanikan absidon.
  • la preĝejo de La Asunción en Acereda.
  • Turo de Villegas en Villasevil.

Krome estas Havaĵo de Loka Intereso, la Sanktejo de Nia Sinjorino de Soto, en Iruz.

Bildoj redakti

Vidu ankaŭ redakti