Sayatón [saĝaTON] estas municipo de Hispanio, en la Provinco Gvadalaĥaro, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas tri domaroj, nome Anguix, Salto de Bolarque (Akvobaraĵo) kaj Sayatón mem. En ties municipa teritorio troviĝas la kastelo de Anguix, ĉe la akvorezervejo de Bolarque, kie ekas la transiga kanalo Taĵo-Segura.

Sayatón
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Gvadalaĥaro
Poŝtkodo 19119
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Luis Escudero Sanz
Demografio
Loĝantaro 63  (2023) [+]
Loĝdenso 1,9 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 23′ N, 2° 51′ U (mapo)40.377222222222-2.8519444444444Koordinatoj: 40° 23′ N, 2° 51′ U (mapo) [+]
Alto 670 m [+]
Areo 45,38 km²
Sayatón (Hispanio)
Sayatón (Hispanio)
DEC
Sayatón
Sayatón
Situo de Sayatón

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Sayatón [+]
vdr
Situo de la Provinco Gvadalaĥaro en Hispanio.

Loĝantoj redakti

La loĝanto nomiĝas sayatonero [saĝatoNEro]. La censita loĝantaro en 2016 estis de 86 loĝantoj kaj la denseco estas de 1,9 loĝ/km².

Situo redakti

Sayatón situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Alkario en la sudokcidenta kvarono de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 670 m super marnivelo; je 63 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 45,38 km². La geografiaj koordinatoj estas 37º 56' N, 6º 37' Ok.

Historio redakti

 
Kastelo de Anguix.

La vilaĝo fondiĝis fine de la 15-a jarcento aŭ komenco de la 16-a fare de la fratoj Calvete, kvankam iĝis villa kun rajto disponi el urbestroj, pendumilo kaj pilorio, ĉirkaŭ de 1535, dum la regado de Karlo la 1-a kiu vendis la villa al Doña Ana de la Cerda, avino de la princino de Éboli kaj senjorino de Pastrana.

Post la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 837 loĝantoj en 1950 al 86, tio estis oni perdis pli ol 700 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Sayatón, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Sayatón kie oni falis al la nunaj 86. Fakte en la lastaj 25 jaroj oni perdis preskaŭ 150.

Ekonomio redakti

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Turismo.

Vidindaĵoj redakti

  • Kastelo de Anguix [anGIKS]
  • Dezerto de Bolarque
  • Akvorezervejo de Bolarque

Vidu ankaŭ redakti