La Schaafbach (aŭ Schafbach kaj ĝis la muelejo Ahrmühle ankaŭ nomata Eichholzbach ) estas ĉ. 11,4 km okcidenta kaj orografie dekstra flankrivero de la rivero Ahr en la distrikto Euskirchen, germana federacia lando Nordrejn-Vestfalio

Schaafbach
Schaafbach apud Ahrmühle
rivero
Bazaj informoj
Situo distrikto Euskirchen,
distriktaro Kolonjo,
Nordrejn-Vestfalio,
Gemanio
Rivera reto Rejno
Longeco 11,422 km
Fluo
Fonto en la Nordeifel ĉela monto Heidenkopf
- Alteco super marnivelo 581 m
Enfluejo Hüngersdorf en la riveron Ahr
- Alteco 378 m
Geografio
Trairataj vilaĝoj Dahlem, Blankenheim kun la vilaĝpartoj Ripsdorf kaj Hüngersdorf
vdr

Geografio redakti

Riveriro redakti

La Schaafbach fontas en la regiono Nordeifel kiel Eichholzbach. Ĝia fonto situas en la arbaro Ripsdorfer Wald ĉe la norda deklivo de la monto Heidenkopf (alteco 595m) sur la areo de la komunumo Dahlem en alteco de ĉ. 581 m super marnvivelo.

De sia fonto en la naturprotektejo Nonnenbach und Eichholzbach mit Seitentälern la rivero fluas orienten tra la komunumo Blankenheim. Ekde la enbuŝigo de la rojo Gundersbach (km 5,8) apud la domareto Ahrmühle, kie la rojo pasas la monton Stromberg (alteco 559,0 m), ĝi nomiĝas Schaafbach. Ĝi daurigas flui norden preter la vilaĝparto Ripsdorf kaj en fluas nordoriente de Hüngersdorf sur alteco de 378 m de nordokcidente en la riveron Ahr.

Akvokolekta areo kaj alfluantoj redakti

La 28,031 km² granda akvokolekta baseno deakviĝas trans Ahr kaj Rejno al la Norda maro. La alfluantoj de la Schaafbach estas (rivermalalten):

nomo GKZ longeco (km) direkto enbuŝiĝo
ĉe km
loko
Mäusbach 27181412 1,9 dekstre 9,3
Archetsbach 2718142 3,2 maldekstre 8,7
Ruhrbach 27181432 0,9 maldekstre 7,4
Aus dem Weiherbruch 27181434 1,0 maldekstre 6,8
Itzbach 2718144 3,8 dekstre 6,2
Gundersbach bzw. Bonnesbach 2718146 3,2 dekstre 5,8 Ahrmühle
Miesbuschbach 27181472 1,7 maldekstre 3,3
Dreisbach 2718148 3,3 maldekstre 1,5
Dedersbach 27181492 1,4 maldekstre 0,9
Borbach 27181494 1,0 dekstre 0,6

Eksteraj ligiloj redakti

Referencoj redakti