Schindellegi

setloloko de la komunumo Feusisberg, Svislando
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Schindellegi-Feusisberg (stacidomo).

Schindellegi estas setloloko de la komunumo Feusisberg en la distrikto Höfe, Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 3 249 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009[1].

Schindellegi
Schindellegi
vilaĝokvartalo
Kantono Ŝvico
Komunumo(j) Feusisberg
Geografia situo CH1903: 695628 / 225106 (mapo)47.178.7Koordinatoj: 47° 10′ N, 8° 42′ O; CH1903: 695628 / 225106 (mapo) f1

Map

Nombro de loĝantoj 3249
Areo 6 km²
Alteco 764 m super marnivelo
Poŝtkodo 8834
vdr

Geografio

redakti

Schindellegi situas sur kresto inter la montoj Etzel kaj Zimmerberg sur alteco de 685 m s.m. Sude de la montokresto fluas la rivero Sihl, kiun nur malalta rokbarilo devigas flui okcidenten al Zuriko anstataŭ norden al la Lago de Zuriko, al kiu oni de Schindellegi havas belan vidon. Tra Sihl pasas paralele ponto de la aŭtovojeca kantona ĉefvojo n-ro 8, de la vilaĝa strato de Schindellegi kaj de la fervojo.

Trafiko

redakti

Schindellegi disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Sankt-Galo tra Rapperswil al Lucerno. Tiu linio kruciĝas en Schindellegi per la trajnlinio de Wädenswil al Einsiedeln. La kantona ĉefvojo n-ro kondukas en tunelo sub la vilaĝa kerno al la Sattel-Pasejo. Poŝtaŭtolinio kondukas de la stacidomo de Schindellegi al la ĉefvilaĝo Feusisberg.

Historio

redakti

La unua dokumenta mencio de Schindellegi datiĝas el la jaro 1220 kiel Schindelar (= deponejo por lignotegeloj). Schindellegi estis plurfoje loko de miltaj aktivecoj, nome dum la Malnova Zurika Milito (1439-1450), dum la Militoj de Kappel (1529-1531) kaj laste dum la Apartfederacia Milito en la jaro 1847, kiam la ŝvicanoj unue sukcese defendis sin kontraŭ la federaciaj trupoj antaŭ la kompleta okupo de la kantono. Dum la Malnova Zurika Milito en la jaro 1440 la zurikanoj devis cedi la Malantaŭan Bienon, kiel tiam nomiĝis Wollerau, al kiu Schindellegi apartenis, al la ŝvicanoj. La komunumo Feusisberg estis kreita per la nova konstitucio en la jaro 1848 el la vilaĝoj Feusisberg kaj Schindellegi.

Vidindaĵoj

redakti

Vidinda estas la preĝejo Sankt-Anna, kiu estis konstruita inter la jaroj 1907 ĝis 1909 sur la rokobarilo, kiu baras al la rivero Sihl la rektan vojon al la Lago de Zuriko.

Bildaro

redakti

Referencoj

redakti

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti