Schinznacher Baumschulbahn

Schinznacher Baumschulbahn (SchBB), (fonetike "ŝincnaĥer baŭmŝulban") estas germana nomo de turista vaporfervojo kun ŝpuro de 600 mm en arbarkulturejo Zulauf AG en Schinznach-Dorf, (Kantono Argovio), Svisujo).

vaporlokomotivo Molly en aŭtuno 2008

Historio redakti

La arbokulturejo Zulauf ekzistas ekde la jaro 1879. En la jaroj 1927 / 1928 oni konstruis 600-mm-an fervojon pri transporto sen lokomotivoj. La longeco de la nuna turista fervojo estas ĉirkaŭ 3 km kun maksimuma dekliveco de 65 ‰ kaj granda ponto, lago kaj multaj plantoj.

Informoj pri la Schinznacher Baumschulbahn / SchBB redakti

Servo redakti

  • La "informa teksto" estas traduko de la oficiala germana teksto de aŭtoro t. b. de SchBB.
  • Vidu ankaŭ la tre detalan oficialan paĝon pri historio de lokomotivoj.
  • La vaporpersontrajnetoj de asocio "Schinznacher Baumschulbahn" veturis ekde 1978 en arealo de arbokulturejo kaj de ĝardena centro Zulauf AG en Schinznach-vilaĝo (Kantono Argovio), Svisujo.
  • Servotagoj estas de meza aprilo ĝis meza oktobro; ĉiuj sabatoj hore 12.55- 17.00, ĉiuj dimanĉoj hore 13.30- 17.00, sen ĝeneralaj svisaj festaj tagoj.
  • La forveturo estas ĉiuj 35 minutoj, la veturado daŭras 25 minutojn.
  • Ekstraj trajnoj veturos ankaŭ en aliaj tagoj laŭ mendo por firmoj, asocioj kaj nuptoj.
  • La serva direktorado (kun telefona numero 41 56 463 62 82) donas informon.

Vojosistemo redakti

  • La Kampo-fervojo-reloj estas ekde 1927. Oni rekonstruis la relojn en jaroj 1977 / 1978,
  • la relo estas kun spuro 600 mm,
  • la inklino estas maksimuma 65 0/00, oni havas
  • 1 kroza-stacion por la trajnetoj.

Vaporlokomotivoj redakti

  • Oni indikas la tipon: Tipo B kun 2 aksoj, tipo C kun 3 aksoj, oni donas ankaŭ la pezon, la povon en ĉevalpovoj (CP/PS/HP), la fabrikon kaj la fabrikan numeron, kaj la eksan lokon.
  • (Taksus) TAXUS Dn2t peso 12t, povo 75 CP/PS/HP, Krauss & Co, Munkeno, terarmea kampofervojo, brigada lokomotivo, HFBI575, fabrika numero 7349 / 1917; de Muskau-a arbarofervojo (DDR) 993311;
  • PINUS B n2t, 11 t, 70 CP/PS/HP, Henschel & Sohn Kampofervojolokomotivo, Tipo "Riesa" fabrika numero 23672 / 1937 de gruzo-fabriko Kieswerk Lürschau ĉe Schleswig, BRD
  • Sekvoja (-->Sekvojadendro) SEQUOIA C n2, 21 t, 90 CP/PS/HP, O&KIMBA, Berlino ekde Jarocina (Kreis) - Distrikto-fervojo, Polujo, Fabrika Numero 13585 11944 PKP - Numero Ty-3194
  • Drakensberg lCl +lCl h4t, 62 t, 700 CP/PS/HP, Hanomag, tipo Garratt, fabrika numero 10551 / 1927 de SAR NG G 13 Numero 60, bildoj en oficiala paĝo
  • Molly B n2t, 16 t, 120 CP/PS/HP, SLM, Winterthur, iam Wildegg Numero 11, fabrika numero 3834 / 1944, (konstruita en ŝpuro 750 mm) por la konstruado de granda elektrejo Rupperswil-Auenstein, de komunumo Turgi, "monumenta" lokomotivo;
  • EMMA B n2t 7 t 30 CP/PS/HP, 1.A. Maffei, Munkeno de "Oswald Steam", (iama svisa organizaĵo "oswald vaporo") de granda fabriko "Emser-Fabriko", en Domat/Ems en kantono Grizono, svisujo, (Emser Werke), fabrika numero 4144 /1925
  • LUKAS B n2t, 9 t, 50 CP/PS/HP O&K Fabrika numero 7479 / 1918 de gruzo-fabriko (Kieswerk) Weitmann AG, Kissing ĉe Aŭgsburgo, Germanujo

 
Lokomotivo Garratt SAR NGG 16 de SAR 610 mm Welsh Highland Railway, simila lokomotivo estas Drakensberg

Revendita vaporlokomotivo al Sudafriko en jaro 2008 redakti

  • KALAHARI 1Dl h2, 68 t, 500 CP/PS/HP, Franco Anglo Belge Ekde SAR NG 15 Numero 136, fabrika numero 2686 / 1953, en jaro 2008 revendito al [Sudafriko].

Dizelaj lokomotivoj redakti

Vagonoj redakti

  • La fervojo enhavas diversajn personajn vagonojn kun pneumatikaj bremsoj "Drolshammer":
  • 9 malfermaj persono-vagonoj kun tektoj, ankaŭ
  • 1 kombina apera kaj ferma vagono,
  • 1 apera vagono sen tekto, kaj ankaŭ
  • 1 belan ferman persono-vagono, konstruita de SchBB kun baso de pakaĵo vagono ekde MPSB),
  • ciju vagonoj estas ekde Muskauer arbaro - fervojo.
  • La "informa teksto" estas traduko de la oficiala germana teksto de aŭtoro t. b. de SchBB.

Eksteraj ligiloj redakti