Schmiedefeld am Rennsteig

komunumo en Turingio, Germanio

Schmiedefeld am Rennsteig estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝis ĝis la fino de 2018 en la Distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj krome estis parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Rennsteig. Ekde 2019 Schmiedefeld estas urbokvartalo de Suhl. Schmiedefeld estas la okazigejo de la populara Rennsteig-kurkonkurso.

Schmiedefeld am Rennsteig
Blazono
Schmiedefeld am Rennsteig (Germanio)
Schmiedefeld am Rennsteig (Germanio)
DEC

Map

komunumoparto en Germanio • komunumo en Germanio
Administrado
Federacia lando Turingio
Komunumo urbo Suhl
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 036782
Poŝtkodo 98711
Malnova poŝtkodo de antaŭ 1993 63-15
Aŭtomobila kodo IK
Oficiala Municipokodo 16070046
Politiko
Komunumestro Volker Hanff
Adreso de la administrejo Suhler Straße 4
98711 Schmiedefeld
Demografio
Geografio
Geografia situo 50° 37′ N, 10° 49′ O (mapo)50.60888888888910.813055555556Koordinatoj: 50° 37′ N, 10° 49′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 700 m
Areo 18,43 km²
Oficiala retejo http://www.schmiedefeld.de
vdr

Fine de 2017 loĝis tie ĉi 1653 homoj.

Historio redakti

Schmiedefeld estis kreita en la tuja najbareco de rivereto Nahe en arbarmaldensejo. Tamen, ne estis la herbejoj kiuj disponigis tre nutran furaĝon por la brutaro en pli altaj altitudoj, sed estis, kiel la germana nomo indikas, la erco por forĝado kiu kaŭzis la setliĝon de homoj.

Schmiedefeld unue estis menciita en 1406. La fundamento iras reen al la minado kaj prilaborado de fererco. En la 16-a kaj frua 17-a jarcento, tiu branĉo de industrio prosperis kiel provizanto por la armilfabrikado de Suhl, ĝis ĝi finfine venkiĝis pro konkurado de ĉe Rejnlando en la 19-a jarcento. La porcelanaj kompanioj fonditaj en 1809 kaj 1855 ne daŭre ekzistis kaj nur la vitroindustrio, kiu estis lanĉita en 1862, alportis ekonomian ekprosperon. La fabrikado de muzikaj instrumentoj (ekz. orgenoj, violonoj kaj citroj) ankaŭ estis grava fonto de enspezo dum pli ol 150 jaroj. Ĝi igis Schmiedefeld konata longe preter la limoj.

Jam je la jarcentŝanĝo, la unuaj feriantoj estis altiritaj al la montara feriejo. La ligo al la fervojreto en 1904 antaŭenigis tiun evoluon.

Fervojaĵoj redakti

Apartenas al Schmiedefeld ankaŭ Stacidomo Rennsteig ĉe la verto. La envilaĝa stacidomo estas kadukiĝinta kaj eĉ dum maloftaj nostalgiaj veturoj ne plu uzatas. Proksime de la Rennsteig-stacidomo estas la malsekejo Rennsteig-lageto.

Konstruaĵoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti

 
en vintro
 
fone la monto Grosser Finsterberg (944 m)