Stacidomo Rennsteig

Stacidomo Rennsteig (germane: Bahnhof Rennsteig) estas fervoja stacio ĉe Rennsteig-fervojlinio en la Turingia Arbaro. Temas pri unu el la plej alte situantaj stacidomoj de Turingio je alteco de 747 metroj inter Stützerbach kaj Schmiedefeld ĉe la kilometroŝtono 33,38 de fervojlinio kondukanta de Plaue al Themar; ties meza parto do nomiĝas Rennsteig-fervojlinio.

Historio redakti

La fervoja komplekso starigitis en 1904, dume la akceptejo datumas de 1906. Inter 1913 kaj 1965 ekzistis krome idilieca etŝpurfervojlinio de tie ĉi al Frauenwald kiu nun vintre servas kiel skikuradsulka taluso. La lasta laŭhorartabule normala cirkulado ĉiutaga fariĝis en la jaro 1998-a. Hodiaŭ la linio uzatas far nostalgikuloj kaj, dumsemajnfine, ekde 2014 ankaŭ regule far Süd-Thüringen-Bahn. Paralelaj buslinioj en la direkto de Oberhof, Masserberg kaj Suhl-Vesser memkompreneble siaflanke koncerne la verturhorojn agordigitis je la vagonaraj veturoj. Sudokcidente troviĝas Rennsteig-lageto, malsekejo.

Priskribo de la stacidomo ĉe la verto de la Turingia Arbaro redakti

 
Trakdispartigo de 1944
 
Informŝildo pri la akvodislimo Weser-Elbe; en la malfono videblas la trako en la direkto de Schmiedefeld

Ĉi tie temas pri kapostacio kio je la komenco ja necesis pro la nepra uzo de dentradaj lokomotivoj alidirektotaj ĉe la lasta malebena parto ekde Stützerbach. Nur en 1927 fariĝis ŝanĝo de dentradumo je frotado, krome la treno de trajnoj sur la dekliva fervojliniparto permesitis: pro tio necesis instali kroman trakon por povi devanci vagonarojn enstaciajn. Ankaŭ pro vaporlokomotivoj daŭre necesis kapostacio ĉar la elvaporejo ĉiam devis esti ĉe la ĉemonta parto por eviti kaldroneksplodon pro tro malalta avkonivelo.

Ke Stacidomo Rennsteig estas la vertopunkto de la fervojlinio ankaŭ dokumentatas per informilo spuriganta gravan akvodislimon: Elbe enskribitis ĉe la reloj en la direkto de Ilmenau) kaj Weser en la alia direkto (al Themar).

Alikonstruo je informcentro redakti

Ekde 2007 la akceptejo alikonstruatis je informejo, ankaŭ pri la naturmedie interesega Biosfera reservujo Vesser-valo. Tiukonekse ĝi ankaŭ iomete pligrandigitis. Pro la situo apud pluraj trafik-aksoj kaj diversaj migradopadoj, ciklovojoj kaj skikuradejoj, la loko perfekte taŭgas por klarigi al oni la signifon de daŭripova mobiliĝemo. La projekton subtenas Eŭropa Unio, la Liberŝtato Turingio kaj la antaŭenpuŝadiniciativo LEADER+. Dum alikonstruo ankaŭ la tegementaro malsimiligitis por spacdoni al kroma etaĝo. En aŭtuno 2007 la iamaj kolonoj de la perono nr 8 de ĉe la Stacidomo de Erfurto translokite ĉi tien uzitis por apogi novan lignan konstruitaĵon ĉe la rennsteig-a perono nr 1.

Informejo provizora estis longe restoracivagono. En la stacidomo troviĝas ŝatata restoracio kun tipe turingiaj manĝaĵoj.

Bildaro redakti

Vidu ankaŭ redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Bahnhof Rennsteig en la germana Vikipedio.

Eksteraj ligiloj redakti