Rennsteig-kurkonkurso

Rennsteiglauf estas populara kur-konkurso en Turingio, Germanujo. Ĝi nomiĝas laŭ la konata migradopado Rennsteig.

Rennsteig-kurkonkurso
emblemo
Lando Germanio
vdr
Memorŝtono apud Eisenach (Hohe Sonne)

Historio redakti

 
Memorŝtono en Schmiedefeld

En la 12.5.1973 metitis la fundamenta ŝtono por tiu ĉi konkursaro fare de kvar studentoj el Jena kurante ĉ. 50 mejlojn sur Rennsteig. Laŭ instigo de la sportscienculo Wilhelm Schröder la fama pedagogo kaj lernejsportpioniro Johann Christoph Friedrich GutsMuths iĝu patrono spirita de tiu evoluanta ideo pri nova konkurso. Baldaŭ aliĝis aliaj sportemuloj kaj jam du jarojn poste pli ol 900 gekurantoj partoprenis. Post Turniĝo fonditis amikara societo GutsMuths-Rennsteiglaufverein kiu sukcese konatigis eksan GDR-eventon en tuta Germanujo.

Fakte temas hodiaŭ pri la plej granda transterena kuro de tuta Eŭropo; dum ĉiujaraj sondaĵoj de "marathon4you" la Rennsteig-kuro kvazaŭ ĉiam rangas inter la dek plej ŝatataj. En 2014 oni atingis eĉ la unuan rangon.

Nun ĉ. 15 miloj da sportuloj el diversaj lokoj meze de majo venas en la etan ripozumvilaĝon Schmiedefeld por partopreni ĉe unu el la plej lindaj kaj postulantaj maratonoj de Eŭropo kaj la - koncerne la nombron de la partoprenantoj - plej granda ultradistanca kuro en Eŭropo. Samtempe laŭdatas ĝia familiareco ĉar oni kalkulas centojn da tracidiaj kurantoj kaj kelkaj el ili jam pli ol 20 fojoj ĉeestis.

Konkursoj redakti

Ofertatas jenaj kuroj (la distanco povas malegali iomete de unu al la alia jaro):

distanco longeco startloko
ultradistanca kuro 73,9 km Eisenach
maratono 42,2 km Neuhaus am Rennweg
duonmaratono 21,1 km Oberhof

La celo de ĉiuj tri ĉefaj konkursoj estas Schmiedefeld. Krome okazas konkurso por junuoj kun distanco de inter 1,1 kaj 7,2 km kaj ankaŭ unu por mensaj handikapuloj. Por familioj eblas migradi sur distanco de 17 km respektive de 35 km por marŝkurantoj kaj bastonmarŝantoj. Ĝis 2015 eblis gajni surloke punktojn agnoskitajn por la ĉampionado de eŭropaj ultradistancaĵoj.

Eksteraj ligiloj redakti