Preußisch Oldendorf

komunumo de Nordrejn-Vestfalio en okcidenta Germanio

Preußisch Oldendorf estas urba komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Minden-Lübbecke de la federacia lando Nordrejn-Vestfalio, kaj laŭ nombro de loĝantoj estas ties plej malgranda komunumo: Fine de decembro 2022 la urbo havis 12 531 loĝantojn.

Preußisch Oldendorf
Blazono
Preußisch Oldendorf (Germanio)
Preußisch Oldendorf (Germanio)
DEC

Map

Flago
urba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Nordrejn-Vestfalio
Distriktaro Distriktaro Detmold
Distrikto Distrikto Minden-Lübbecke
Urborajtoj Urbo (Stadt)
Telefona antaŭkodo 05742
Poŝtkodo 32361
Aŭtomobila kodo MI
Oficiala Municipokodo 05770036
Subdivido 10 urbopartoj (Stadtteile)
Politiko
Komunumestro Anke Korsmeier-Pawlitzky
Titolo de komunumestro Bürgermeister
Partio de komunumestro SPD
Adreso de la administrejo Rathausstraße 3
Demografio
Loĝantaro 12531 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 52° 17′ N, 8° 30′ O (mapo)52.2833333333338.5Koordinatoj: 52° 17′ N, 8° 30′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 67 m
Areo 68,78 km²
Oficiala retejo http://www.preussischoldendorf.de
vdr

La komunumo historie nomiĝis nur Oldendorf, "malnova vilaĝo" (platgermane OldenduorpAulendöppe), kaj ricevis sian nunan nomon nur en 1905, por pli facila distingo de la similnomaj komunumoj Hessisch Oldendorf, kiu troveblas 60 kilometrojn pli oriente, kaj Stadtoldendorf en distanco de 110 kilometroj pli sudoriente.

Al la komunumo krom la centra parto Preußisch Oldendorf apartenas la urbopartoj Bad Holzhausen, Börninghausen, Engershausen, Getmold, Harlinghausen, Hedem, Lashorst, Offelten kaj Schröttinghausen. La urbopartoj parte dividiĝas al pluraj kvartaloj.

Eksteraj ligiloj redakti

 
kastelo Hollwinkel
 
"Domo de la gasto" en la kvartalo Holzhausen