Reichenbach en Kander-Valo

komunumo de Svislando
(Alidirektita el Schwandi)
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Reichenbach

Reichenbach en Kander-Valo (prononcu rajĥenbaĥ, germane Reichenbach im Kandertal) estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Frutigen kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 3450 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Reichenbach en Kander-Valo
Blazono de Reichenbach en Kander-Valo
La rivero Kander en Reichenbach
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Frutigen-Suba Simme-Valo
Malnova distrikto ĝis 2009 Frutigen
Koordinatoj  46° 37′ 0″ N 7° 41′ 0″ O / 46.61667 °N, 7.68333 °O / 46.61667; 7.68333 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 0″ N 7° 41′ 0″ O / 46.61667 °N, 7.68333 °O / 46.61667; 7.68333 (mapo)
Areo 125,8 km²
Alteco 700 m super marnivelo
Poŝtkodo 3713
Komunumkodo 0567
Mapo de Reichenbach en Kander-Valo
vdr

Geografio redakti

Reichenbach situas en la suba Kander-Valo ĉe la bordo de la rivero Kander. De oriento alfluas al Kander la rivereto Kiene. La komunumo konsistas el ok municipoj (tiel nomitaj Bäuerten) kun propra administrado. Tio estas la ĉefvilaĝo Reichenbach mem, Faltschen, Scharnachtal, Kiental, Kien-Aris, Reudlen, Wengi kaj Schwandi.

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Reichenbach en Kander-Valo limas en nordo al Aeschi ĉe Spiez, en oriento al Lauterbrunnen, en sudo al Kandersteg, en sudokcidento al Kandergrund, en okcidentsudokcidento al Frutigen, en okcidento al Diemtigen, kaj en nordokcidento al Wimmis.

Trafiko redakti

Reichenbach im Kandertal situas ĉe la grava nord-sud-trajnlinio de la Berno-Lötschberg-Sempiono-Fervojo de Berno al Valezo kaj Italio kaj estas servata per lokaj trajnoj de tiu-ĉi fervojentrepreno. Diversaj poŝtaŭtolinioj krome zorgas por la fajna distribuo. Tra la komunumo pasas ankaŭ la kantona ĉefvojo n-ro 223, la tiel nomita Lötschberg-Vojo al Frutigen kaj Kandersteg.

Historio redakti

Dum mezepoko Reichenbach apartenis al la Senjorujo Mülenen-Äschi. Ĉirkaŭ en la jaro 1400 la tuta regiono de Frutigen fariĝis havaĵo de Berno. En la jaro 1528 Reichenbach akiris la statuson de propra paroĥo.[1]

Referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti