Schwarze Pumpe, malsuprasorabe Carna Plumpa, suprasorabe Čorna Pumpa, en Esperanto "nigra pumpilo", ekde septembro 1998 estas parto de la urbo Spremberg en orienta Germanio, kiu apartenas al la distrikto Spree-Neiße de la germania federacia lando Brandenburgio. Fine de la jaro 2012 tie vivis 1900 loĝantoj. Dum la epoko de GDR (1949 ĝis 1990) la loĝloko estis memstara urbo, kaj en la poŝtkoda sistemo en Orienta Germanio de 1965 ĝis 1993 eĉ estis gvida, ĉefa urbo, ĉirkaŭ kiu grupiĝis ĉiuj lokaj poŝtkodoj de 7600 ĝis 7699.

Historio redakti

La loko ekestis nur en la finaj jaroj de la 19-a jarcento, sekve de la proceso de ekonomia industriigo: en 1880 ankoraŭ ekzistis nur ŝoseo, ĉe kiu situis gastejo, ŝoseoficista domo kaj du brikofarejoj. Pro ekesto de pluraj lignitominejoj en la regiono en la sekvaj jaroj ekkonstruiĝis ministaj kaj laboristaj loĝdomoj, en 1908 la loĝloko ricevis propran lernejon, kaj en 1918 konektiĝis al la telefona reto. En 1937 ekzistis 111 domoj kaj sume 623 loĝantoj.

 
La 30-an de aprilo 1959 kolektiĝas la laboristoj antaŭ la ekfunkcio de la socialisma uzino Schwarze Pumpe

Post 1946 redakti

Fine de la Dua Mondmilito soldatoj de Nazia Germanio kaj de Sovetunio batalis pri la loĝloko kaj ties minejo, kaj en 1949 instaliĝis socialisma monumento por la 108 mortintaj sovetuniaj soldatoj.

Surbaze de decido de la Konsilio de Ministroj, la registaro de GDR, de la 23-a de junio ​​1955 en la loko ekkonstruiĝis lignitoprilabora uzino, kiu pli poste konatiĝis per la nomo Gaskombinat Schwarze Pumpe. La uzino pro la pli kaj pli grandiĝanta bezono je energio en GDR iĝis la tiutempe tutmonde plej granda lignitoprilabora uzino. Post la disfalo de GDR, ekde la jaro 1992 la intertempe malnoviĝintaj instalaĵoj de la uzino iom post iom maluziĝis. En parto de la teritorio instaliĝis diversaj privataj industriaj firmaoj, kaj en la norda parto inter la jaroj 1993 kaj 1998 ekestis nova energicentralo, same nomata Schwarze Pumpe. La 27-an de septembro 1998 la komunumoj Schwarze Pumpe kaj Sellessen iĝis partoj de la urbo Spremberg kaj perdis sian administran sendependecon.