Schwellbrunn
Schwellbrunn estas komunumo en la Kantono Apencelo Ekstera en Svislando. Ĝi havis 1428 loĝantojn la 31-an de decembro 2007.
Schwellbrunn | |
---|---|
komunumo en Svislando | |
Kantono | Apencelo Ekstera |
Distrikto | Ne estas distriktoj en Kantono Apencelo Ekstera |
Koordinatoj | 47° 21′ 6″ N 9° 14′ 57″ O / 47.35167 °N, 9.24917 °O (mapo)Koordinatoj: 47° 21′ 6″ N 9° 14′ 57″ O / 47.35167 °N, 9.24917 °O (mapo) |
Nombro de loĝantoj | 1428 |
Areo | 17,39 km² |
Alteco | 972 m super marnivelo |
Poŝtkodo | 9103 |
Komunumkodo | {{{kodo}}} |
Geografio
redaktiSchwellbrunn estas la plej altnivele situanta vilaĝo en la kantono je 972 m super la marnivelo. La areo de Schwellbrunn estas 17,39 km². De la vilaĝo videblas la monto Säntis kaj la Bodenlago. Ĝi troviĝas ĉe 47°21′N 9°15′E. Ĝia poŝta kodo estas 9103, kaj ĝia numero de SFOS estas 3004.
Trafiko
redaktiSchwellbrunn situas flanke de la ĉefaj trafikvojoj. La komunumo estas konektita al la reto de la publika trafiko per la poŝtaŭtolinio 42 al la kantonĉefurbo Herisau.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj turismo estas la ĉefaj fontoj de enspezo. La loko ek de 1880 evoluis al aerkuracloko. En la jaro 1871 en Schwellbrunn estis fondita brodadfabriko, kaj dum duona jarcento la brodad- kaj teksaĵindustrio estis la ĉefa enspezfonto de la vilaĝo. En la 1930-aj jaroj la teksaĵ- kaj brodadindustrio en Schwellbrunn komplete malaperis.
Historio
redaktiLa unua dokumenta mencio de Schwellbrunn datiĝas el la jaro 1268 kiel Schwellbrunnen.
Eksteraj ligiloj
redakti- Vidu ankaŭ en la Vikimedia Komunejo la kategorion Schwellbrunn – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)