Scienca Societo Argentina
La Scienca Societo Argentina (hispane Sociedad Científica Argentina), fondita en 1872, estis la unua klopodo kunordigi la disvolviĝon de scienca laboro en Argentino kaj ĝis la nuntempo restis la gvida scienca akademio de la lando. Laŭstatute ĝi ekde la fondiĝo inkluzivis ĉiujn sciencajn kaj teknologiajn fakojn de sia tempo. Ĝis nun la societo estas centro por la antaŭenigo kaj disvastigo de la plej altkvalitaj sciencaj laboroj en Argentino, kaj mem kreis aliajn sciencajn instituciojn. En ĝia organiza vivo de preskaŭ jarcento kaj duono la societo konsistigas la plej gravan sciencan institucion de Argentino, kaj en ĝi agas la plej gravaj personoj de nacia kaj internacia scienca agado.
Scienca Societo Argentina | ||
---|---|---|
scienca organizaĵo | ||
Informoj | ||
fondodato | 1872 | |
Situo | ||
Geografia situo | 34° 35′ 43″ S, 58° 23′ 0″ U (mapo)-34.59538889-58.38347222Koordinatoj: 34° 35′ 43″ S, 58° 23′ 0″ U (mapo) | |
lando | Argentino | |
| ||