Seaxburh (m. post 695) estis edzino de Eorcenberht, reĝo de Kent, Anglio, kaj poste abatino.

Seaxburh
Persona informo
Sexburh
Naskiĝo 30-an de novembro 639 (0639-11-30)
Morto 30-an de novembro 698 (0698-11-30) (59-jaraĝa)
Familio
Patro Anna (East Anglia) vd
Gefratoj Jurmin • WithburgaAethelfryth • Æthelburh of Faremoutiers • Sæthryth vd
Edz(in)o Eorcenberht vd
Infanoj Ecgberht la 1-aHlothere • Ermenilda of Ely • Eorcengota vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Ŝi estis filino de Anna, reĝo de East Anglia. Ŝiaj fratinoj aŭ duonfratinoj estis

Ĉirkaŭ 640 ŝi edziĝis al Eorcenberht, reĝo de Kent. Ili havis kvar gefilojn:

  • Ecgberht la 1-a, kiu sekvis sian patron kiel reĝo de Kent
  • Hlothere, kiu sekvis sian fraton Ecberht kiel reĝo de Kent
  • Eorcengota, kiu iĝis monaĥino en Faremoutiers, Seine-et-Marne (kie du el ŝiaj onklinoj iĝis abatinoj) kaj iĝis sanktulino
  • Ermenilda, kiu edziĝis al Wulfhere, reĝo de Mercia, kaj post ties morto iĝis abatino de Ely. Kiel sia fratino, ŝi estis kanonizata.

Eorcenberht mortis la 14-an de julio 664. Ŝajne Ecberht estis ankoraŭ knabo, ĉar plurajn jarojn Seaxburh regis Kent kiel regento. Poste ŝi iĝis monaĥino kaj ĉirkaŭ 670 ŝi fondis abatejon ĉe Minster, Sheppey (insulo). Post nelonge ŝi eniris la abatejon de Ely kie ŝia fratino Aethelfryth estis abatino. Kiam tiu mortis (ĉirkaŭ 679), Seaxburh sekvis ŝin kiel abatino.

Ŝi mortis post 695: tiun jaron, laŭ la anglosaksa historiisto Bede ŝi renentombiĝis sian Aethelfryth en sia abatejo, en sarkofago de blanka marmoro.