Anna (East Anglia)

Anna (m. verŝajne en 653) estis anglosaksa reĝo de East Anglia ekde ĉirkaŭ 636.

Anna
Persona informo
Anna
Naskiĝo
en Exning
Morto 1-an de januaro 654 (0654-01-01)
Tombo Blythburgh vd
Religio kristanismo vd
Etno Engloj vd
Familio
Dinastio Wuffingas vd
Patro Eni (East Anglia) vd
Gefratoj Aethelhere (East Anglia)Aethelwold (East Anglia) • Æthelric vd
Infanoj Jurmin • Æthelburh of Faremoutiers • WithburgaAethelfrythSeaxburh vd
Parencoj Sæthryth vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Familio redakti

Anna estis filo de Eni, frato de Raedwald, kiu regis East Anglia ĝis sia morto ĉ.624. Eblas ke Eni mem ankaŭ estis reĝo de East Anglia.

Du fratoj de Anna, Aethelhere kaj Aethelwold, iĝis reĝoj de East Anglia.

Anna edziĝis antaŭ 630, eble al Saewara. Lia edzino havis filinon, Sankta Saethryth, per antaŭa edzo. Ili havis almenaŭ kvar filinojn:

Pieco redakti

Anna estis tre pia kristano, kaj fondis preĝejojn kaj abatejojn. Ĉirkaŭ 647 li donis bienojn al Sankta Botolph por monaĥejo, sed enlandaj konfliktoj prokrastis la konstruadon ĝis post la morto de Anna.

Regado redakti

Post kiam Penda, reĝo de Mercia, venkis kaj mortigis Egric kaj Sigebert, reĝon kaj antaŭan reĝon de East Anglia, Anna gajnis la tronon de la regno. Verŝajne li estis subtenata de Oswald, reĝo de Northumbria.

Ĉirkaŭ 640 Anna edzigis sian filinon Seaxburh al Eorcenberht, reĝo de Kent, tiel plifortigante aliancon kun tiu regno.

Ĉirkaŭ 644 Penda forpelis Cenwalh, la estontan reĝon de Wessex, de tiu regno. Tri jarojn Cenwalh loĝis ĉe la kortego de Anna, kaj tie konvertiĝis al kristanismo. En 647 Anna helpis lin gajni la tronon de Wessex.

La saman jaron alvenis Hilda de Whitby, kiu pasis unu jaron en East Anglia antaŭ ol iĝi abatino de Hartlepool.

Ĉirkaŭ 651 Anna edzigis sian filinon Aethelfryth al Tondberht, kiu regis regionon ĉirkaŭ Ely. Tiu regiono iĝis parto de la regno de East Anglia.

En 651 Penda denove atakis East Anglia, kaj forpelis Anna, kiu rifuĝis kun Merewalh, kiu regis etan anglosaksan regnon en Shropshire. En 653, ĉe Bulcamp, proksime al Blythburgh, Suffolk okazis batalo dum kiu Penda tute venkis la armeon de Anna, kaj Anna kaj sia filo Jurmin mortis. Jurmin estis poste venerate kiel sanktulo. Anna kaj Jurmin verŝajne entombiĝis en Blythburgh.

Anna estis sekvata de sia frato Aethelhere.